Inglewood | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
urbo de Usono • urbego • ĉarta urbo en Kalifornio | |||||
|
| ||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Usono | ||||
Subŝtato | Kalifornio | ||||
Kantono | kantono Los-Anĝeleso | ||||
| |||||
| |||||
Telefonkodo | 323 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 107 762 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 4 576 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 33° 57′ N, 118° 21′ U (mapo)33.9575-118.34611111111Koordinatoj: 33° 57′ N, 118° 21′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 40 m [+] | ||||
Areo | 23,55 km² | ||||
Horzono | pacifika tempo: UTC-8 / somera tempo UTC-7 | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Inglewood, California [+] | |||||
Inglewood estas grandurbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en kantono Los-Anĝeleso. Laŭ la stato de la censo 2020 en la urbo vivis 107 762 loĝantoj sur areo de 23,55 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 576 loĝantoj/km².
Geografio
Inglewood situas sur dense loĝata ebenaĵo en la sudokcidenta landparto de Usono, en la sudokcidenta parto de la subŝtato. La urbo havas komunan limon kun la urbo Hawthorne kaj la censa loko Lennox sude, kun la flughaveno Los-Anĝeleso okcidente, la censa loko Ladera Heights nordokcidente, la urbo View Park-Windsor Hills iom pli norde kaj diversaj kvartaloj de Los-Anĝeleso norde kaj oriente. Ĝis la urbocentro de Los-Anĝeleso estas 14 kilometroj norden. La centra parto de la flughaveno Los-Anĝeleso troviĝas en distanco de 4 kilometroj sudokcidente.
Historio
En 1781 hispano havis gregon en tiu loko. La unua kabano konstruiĝis en 1822. Inglewood fondiĝis en 1888 kaj ĝi urbiĝis en 1908. En 1938 konkursejo ekfunkciis.
Klimato
Inglewood situas en mediteranea klimatozono. En januaro la averaĝa temperaturo estas 14 °C, en julio 21 °C. Ĉiujare falas pluvo po 305 mm.
Vidindaĵoj
- scientologia preĝejo