Kelkaj kritikaj sciencistoj diras, ke la industria agrikulturo rigardas farmon kiel fabrikon kun "enigoj" (kiel pesticidoj, nutraĵoj, sterko kaj bruligaĵo) kaj "eligoj" (kiel greno, kokoj, ktp). La celo estas plialtigi la gajnon (t.s. la rikolto po hektaro) kaj plimalaltigi la elspezojn por produktado, ĉefe ekspluatante ekonomion de skaloj. Industria agrikulturo dependas de altekostaj enigoj de ekster la farmo (ekzemple pesticidoj kaj fekundigiloj), multaj el kiuj kaŭzas restaĵojn damaĝantajn la medion. Ĝi uzas grandajn kvantojn da ne-renovigeblaj fosilaj bruligaĵoj, kaj ĝi tendencas al koncentrigi la produktadon, forpelante malgrandajn produktantojn kaj subfosas kamparajn komunumojn. La sekvaj mediaj zorgoj kaj jenaj rilate al la publika sano akompanas la kutimajn produktadmetodojn:

  • Monokulturoj erozias biodiversecon kaj inter la plantoj kaj inter la bestoj.
  • Sinteze faritaj kemikaĵoj (pesticidoj kaj fekundigiloj) malpurigas la grundon, akvon kaj aeron, minacante la medion kaj homan sanon.
  • La grundo eroziiĝas multe pli rapide ol ĝi povas esti replenigita, forprenante la fekundecon kaj la nutraĵojn kiuj nutras plantojn kaj tiujn ili manĝantajn.
  • Akvo konsumiĝas laŭ ne-daŭripovaj kvantoj en multaj kamparaj regioj.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.