Indu Devi Thapaliya | |
---|---|
En 2009 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de junio 1962 |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | nepala |
Ŝtataneco | Nepalo |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Indu Devi THAPALIYA (foje aliskribita THAPALIA aŭ TAPALIA;, naskiĝis la 20-an de junio 1962) estas nepala esperantistino. Ŝi estas prezidantino de Nepala Esperanto-Asocio.[1]
Indu Thapaliya loĝas en Katmanduo kaj laboras en la centra banko de Nepalo, Nepal Rastra Bank. Esperanton ŝi eklernis en 1990, kiam la pola esperantisto Joachim Werdin instruis en Nepalo; sed nur en 2002 ŝi vere ekuzis ĝin.[2] Ekde 2006 ĝis 2009 ŝi reprezentis Nepalon en la Azia Komisiono de UEA (KAEM); ŝi havis la taskon okupiĝi pri la junulara movado en mez-suda Azio.[3]
Referencoj
- ↑ Estraranoj de NEspA. Nepala Esperanto-Asocio. Alirita 2009-12-10.
- ↑ Indu Devi Thapaliya (2007-06-09). Esperanto and I (angle). Don Harlow. Arkivita el la originalo je 2008-08-20. Alirita 2009-12-10.
- ↑ Esperanto en Azio n-ro 65 (PDF), p. 32. Komisiono de UEA pri Azia Esperanto-Movado (oktobro 2009). Alirita 2009-12-10.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.