Propagandaj flugfolioj de 1965 kontraŭ la Komunista Partio de Indonezio

La Indonezia amasmurdaro, ankaŭ konataj kiel la indonezia genocido, la indonezia komunista elpurigo aŭ la tragedio de 1965 (indonezie Pembantaian di Indonesia 1965–1966) estis kontraŭkomunisma elpurigo, kiu daŭris de oktobro 1965 ĝis marto 1966. La plej ofta takso de la nombro da mortoj estas 500,000 ĝis 1 miliono da homoj [1]. La viktimoj estis membroj de la Komunista Partio de Indonezio (PKI), civitanoj kiuj apogis Komunismon aŭ estis ŝajnaj de esti maldekstruloj, virinoj de la Garwani-organizaĵo kiuj laboris por virinaj rajtoj kune kun la Komunista Partio, kaj membroj de la ĉinaj, kristanaj kaj islamanaj malplimultoj. La krimintoj estis partoj de la indonezia armeo kaj speciale formitaj milicoj sub la komando de generalo kaj poste prezidanto Suharto. Interalie, ĉirkaŭ miliono pli da homoj estis arestitaj kaj malliberigitaj [2]. La abomenaĵoj, foje priskribitaj kiel genocido [3][4] aŭ politicido [5][6], estis instigitaj fare de la indonezia armeo sub Suharto.

La elpurigo komenciĝis post malsukcesa puĉo de grupo de soldatoj en la indonezia armeo. Armeoficialuloj sciigis ke la Komunista Partio de Indonezio estis malantaŭ la puĉo, kaj kontraŭkomunistaj manifestacioj kaj perfortaj strattumultoj tuj komenciĝis. Politikistoj kaj armea personaro identigita kiel komunistoj estis forigitaj de siaj postenoj kaj malliberigitaj, kelkaj tuj murditaj. Militfortoj estis senditaj al la urbocentroj, kie ili arestis kaj murdis ĉiun komunistan aktivulon, kun la helpo de la lokaj loĝantoj. En Orienta Javo kaj Balio, la plej multaj el la murdoj estis faritaj fare de membroj de la junulara movado de la reganta partio.

La elpurigo laŭlitere eliminis la komunistan partion en Indonezio, kiu malfortigis la potencon de la tutmonda komunista movado kaj influis la Malvarman Militon. La perfortaj okazaĵoj kaŭzis la eksiĝon de prezidanto Sukarno, kiu estis devigita transdoni siajn potencojn al Suharto, kiu siavice gvidis la "Novan Ordon" en Indonezio, kromnomo por serio de vastaj ŝanĝoj kiuj kondukis al totalisma regado en la lando.

Post la ampleksa detruo de la Komunista Partio, la diktaturo de generalo Suharto komenciĝis en 1966. Suharto anstataŭigis la ŝtatfondinton Sukarno kaj regis ĝis 1998. La versio, ke la PKI respondecis nur pri la puĉo kaj la amasmurdo kiel "savo de la patrujo" formis specon de fonda mito por la reĝimo de Suharto kaj ĝia ŝtatideologio de la "Nova Ordo" ( Orde Baru ). Tial, ĝis 1998, ajna kritiko de la oficiala versio de la okazaĵoj estis malpermesita.

Nuntempe estas certe, ke la puĉo-akuzoj kontraŭ la PKI estis malveraj; tamen, la realaj respondecoj estas neklaraj. Ĝis nun okazis nek krima enketo pri la okazaĵoj nek sendependaj registaraj esploroj. Prefere, la okazaĵoj estas rigarditaj en oficiala indonezia historiografio kiel heroaj faroj kiuj helpis protekti la landon kontraŭ komunismo. Sekve, kelkaj el tiuj implikitaj en la murdoj ankoraŭ fanfaronas pri siaj agoj ĝis hodiaŭ, dum homoj kiuj estis erare akuzitaj kaj persekutitaj tiam ankoraŭ portas la makulan stigmon de la iama "politika malliberulo", ekzemple tra stampo sur sia identigilo. Ili estas malfavorataj kaj diskriminaciitaj en diversaj manieroj en la ĉiutaga vivo [7].

La okazaĵoj de la elpurigo ne estas menciitaj en la plej multaj lernolibroj en Indonezio, kaj raportoj pri ili estis cenzuritaj dum la regado de Suharto, kiu dum sia regado kreskigis inter la loĝantoj timon de la "komunisma minaco", ĝenerala uzita en la lando eĉ nuntempe.

Usono neis ajnan rilaton al la eventoj, sed en 2017 dokumentoj estis rivelitaj laŭ kiuj estis profundaj ligoj inter kontraŭkomunismaj armeaj oficiroj kaj CIA- personaro, kiuj trejnis pli ol 1 200 indoneziajn oficirojn, inkluzive de altranga armea personaro, kaj ankaŭ provizis la indonezian militistaron kun armiloj, financa helpo, kaj nomlistoj de suspektitaj komunistaj agentoj [4][8][9].

Pintsekreta CIAa raporto de 1968 deklaris ke la amasmurdaro "rangas kiel unu el la plej malbonaj amasmurdoj de la 20a jarcento, kune kun la sovetiaj elpurigoj de la 1930aj jaroj, la naziaj amasaj murdoj dum la Dua Mondmilito kaj la Maoista sangoverŝado (amasmortigo de farmigantoj en Popola Respubliko Ĉinio) de la frua 1950aj jaroj." [10][11]

Fono

La prezidanteco de Sukarno en Indonezio estis bazita sur la "Nasakom" principo (naciismo, religio, kaj komunismo) kiu kreis ekvilibron inter la ĉefaj korpoj kiuj funkciigis en la lando: la indonezia armeo, la Komunista Partio de Indonezio kaj la religio de Islamo. La Komunista Partio de Indonezio iĝis tre populara, kaj Sukarno ankaŭ apogis ĝin. Ĝi estis la tria plej granda komunista partio en la mondo, kun proksimume 300,000 kartoportantaj komunistoj (en) kaj proksimume du milionoj da registritaj partianoj. La partio gajnis 16% de la voĉoj en la baloto de 1955 kaj 30% de la voĉoj en Orienta Javo. La partio provis reformi la distribuadon de tero en la lando (do antaŭenigi agraran reformon), kiu minacis la kapitalistojn kaj interalie prezentis minacon al la socia statuso de islamaj klerikoj.

Sukarno reklamis marksisman ideologion, renkontiĝis kun Zhou Enlai, la Ĉefministro de la Ĉina Popola Respubliko, kaj ĉe la konferenco de la Ne-aliancaj Ŝtatoj en Kairo en oktobro 1964 deklaris ke li intencis "movigi indonezian politikon maldekstren" kaj neŭtraligi kontraŭkomunismajn elementojn en la armeo, kiuj kontraŭstaris tiun ĉi politikon.

La politiko de Sukarno kaŭzis zorgon en Usono kaj Britio, kaj ili aktivigis spionagentejojn kiuj disponigis armean kaj ekonomian subtenon al kontraŭkomunistaj komandantoj en la indonezia armeo, instigante ilin por agi kontraŭ la landa komunista partio kaj ĝenerale kontraŭ maldekstruloj en la lando.

Puĉo la 30-an de septembro 1965 (G30S/PKI)

Generalmajoro Suharto, en la fronto, ĉe la entombigo de kvin el la oficiroj mortigitaj la 30-an de septembro 1965

Ene de la indonezia armeo ekzistis lukto inter la subtenantoj de Sukarno kaj liaj kontraŭuloj. La 30-an de septembro 1965, grupo de soldatoj kidnapis kaj ekzekutis ses altrangajn armeoficirojn. Tiu ĉi grupo poste estis nomita la "Movado de la 30-a de septembro". La soldatoj anoncis en la amaskomunikilaro, ke ili estas subtenantoj de Sokarno, kaj ke ili faris la agon por malhelpi militan puĉon kontraŭ li.

Sukarno mem retiriĝis de la ago kaj rifuzis kunlabori kun la membroj de la grupo. Ili transprenis la prezidentan palacon kaj provis transpreni la centran komunikadokonstruaĵon en Ĝakarto, sed kapitulacis al la bataliono de la strategia komando de la armeo, kiu estis komandita fare d generalmajoro Suharto. Suharto rapidis por preni ordonrajton pri la militfortoj, kaj disigis soldatojn tra la lando por malhelpi la disvastiĝon kaj influon de la "Movado de la 30-a de septembro", kiun li priskribis kiel "danĝeron por la nacio".

La 5-an de oktobro komenciĝis la propaganda kampanjo de Suharto kontraŭ la Komunista Partio de Indonezio. Laŭ li, la partianoj estis malantaŭ la militprovo de puĉo, kaj intencas fari amasmurdon de siaj kontraŭuloj. Suharto kaj lia militteamo cirkulis bildojn kaj terurajn priskribojn de la oficiroj kiuj estis murditaj per torturo. La Komunista Partio neis la akuzojn, sed senrezulte. La streĉiteco kaj malamo en indonezia socio, kiuj estis subpremitaj tra la jaroj, erupciis tuj kaj kaŭzis ondon de perforto instigita fare de la militistaro kaj la pastraro specife kontraŭ membroj de la Indonezia Komunista Partio.

Politika purigado

La militfortoj forigis de iliaj pozicioj ŝtatoficistojn kaj armeajn oficirojn kiuj estis konsideritaj identiĝi kun la Komunista Partio. Sukarno-lojaluloj estis forpelitaj de la parlamento kaj la registaro. Ĉefoj de la Komunista Partio tuj estis arestitaj, kaj kelkaj estis tuj ekzekutitaj. Milita personaro organizis manifestaciojn en Ĝakarto, dum kiuj la domo de la Komunista Partio estis brulatencita la 8-an de oktobro.

En multaj kazoj, armea personaro kiu identiĝis kun la Komunista Partio estis murdita fare de siaj kolegoj. Inter la armea personaro kiu estis ekzekutita estis ankaŭ la komandanto de la Indonezia Aera Forto.

Ene de kelkaj tagoj, kontraŭkomunismaj junularaj kaj studentorganizaĵoj estis establitaj en Indonezio kiuj agis kontraŭ maldekstruloj. En Ĝakarto kaj Okcidenta Javo, pli ol 10,000 maldekstremaj aktivuloj estis arestitaj.

Komence de oktobro, la armeo ordonis fermi ĉiujn gazetojn aligitajn kun la maldekstremaj partioj, kaj la 18-an de oktobro 1965, la landa Komunista Partio estis malpermesita en Indonezio.

Pintaj PKI-gvidantoj estis ĉasitaj kaj arestitaj: pinta PKI-gvidanto Njoto (en) estis pafita la 6an de novembro, PKI-gvidanto Dipa Nusantara Aidit (en) la 22an de novembro, kaj PKI vicprezidanto M.H. Lukman (en) baldaŭ post [12].

Masakroj kaj amasmurdoj

La sistema amasmurdo komenciĝis en oktobro 1965; depende de taksoj, 500,000 ĝis 3 milionoj da homoj iĝis viktimo [13][14]. Multaj el la masakroj okazis en oktobro 1965 en Ĝakarto, Centra kaj Orienta Javo kaj Balio. Armea propagando portretis la komunistojn kiel malbonulojn, kaj instigis indoneziajn civilulojn por damaĝi ilin. La armeo organizis, trejnis kaj liveris municion al civilaj grupoj kaj lokaj milicoj tra la lando. Prezidanto Sukarno vokis al la armeo ĉesigi ĝian implikiĝon en mortigado de la komunistoj, sed vane.

Direkte al la fino de oktobro, devotaj islamanoj ankaŭ komencis murdi komunistojn, asertante ke estis ilia devo purigi Indonezion de ateismo. En pluraj kazoj, devotaj islamanoj masakris la islaman malplimulton de la Abangan origino, kiu kombinas moderan islamon kun hinduismaj kutimoj, el kiuj kelkaj estis membroj de la Komunista Partio [15]. En kelkaj kazoj, la Usona Ambasado en Ĝakarto mem provizis la militistaron per listoj de miloj da membroj de la Komunista Partio kaj de aliaj maldekstremaj partioj, kiuj estis markitaj kiel celoj [16].

La plej multaj el la viktimoj estis membroj de la Komunista partio, civitanoj kiuj apogis Komunismon aŭ estis suspektindaj de esti maldekstruloj, kaj inter ili la virinoj de la Garwani-organizaĵo kiuj laboris por virinaj rajtoj kune kun la Komunista Partio. La viktimoj estis plejparte malriĉaj aŭ de la meza klaso, inkluzive de farmistoj, laboristoj, studentoj, instruistoj, artistoj kaj ŝtatoficistoj. Plejofte ili estis ekzekutitaj per pafado, sed kelkaj estis murditaj per torturo aŭ per glavo, kaj la kadavroj estis mutilitaj. La domoj de la viktimoj estis prirabitaj kaj transdonitaj al la armeo.

La islamanoj en Indonezio ankaŭ faris masakrojn, krimfajron kaj tumultrabadon kontraŭ la ĉinaj kaj kristanaj malplimultoj en la lando. Dum la historio de Indonezio ne maloftas la malamo al la ĉinoj, kaj tiutempe iuj indonezianoj asertis ke "la ĉinoj estas la disvastigantoj de la pesto de komunismo kaj la agentoj de Popola Ĉinio kiu aspiras transpreni Indonezion kun ilia helpo kaj kun la helpo de la Indonezia Komunista Partio."

Ekde decembro 1965 tra 1966, la revuo Time raportis:

"Miloj da membroj de la Komunista Partio de Indonezio kaj iliaj familioj estas laŭdire murditaj fare de armeunuoj post esplordemandado en malliberejoj. Bandoj de islamanoj armitaj per glavoj ŝteliras en la hejmojn de komunistoj nokte kaj mortigas tutajn familiojn. En vilaĝoj en Orienta Javo ili metis islamajn bandojn metis la kapojn de la viktimoj sur stangojn kaj marŝis kun ili tra la vilaĝoj. La mortigo estis tiom granda, ke la forigo de la korpoj kreis severan sanitaran problemon en Orienta Javo kaj Norda Sumatro, kie la odoroj de la kaduka karno ŝvebis tra la humida aero. Homoj vizitantaj tiujn areojn raportis riverojn kaj riveretojn plenaj de kadavroj."

La masakroj ĉie en Indonezio, kun la escepto de Javo, daŭris ĝis marto 1966, kiam ekzistis preskaŭ neniuj komunistaj suspektatoj netuŝitaj. En Javo restis ĉirkaŭ 80 komunistoj kiuj formis armitan milicon sub la gvido de Mabe Soro, kaj batalis decideme kontraŭ la armeo, sed en batalo kontraŭ la indonezia armeo la 4-an de marto 1967, Soro kaj ĉiuj membroj de la milico estis mortigitaj.

Taksoj de la nombro de murdigitoj kaj malliberigitoj

Tra la jaroj, diversaj taksoj estis donitaj koncerne la nombron da mortintoj. En decembro 1965, la mortnombro estis taksita je 100,000. La ofta takso estas ke inter duonmiliono kaj miliono da homoj estis mortigitaj en la tumultoj. La nombro de mortintoj ne estas precize konata, ĉar en la momento de la eventoj preskaŭ neniuj internaciaj ĵurnalistoj ĉeestis en Indonezio, kaj ankaŭ ĉar la registaro trudis pezan cenzuron al gazetaraj raportoj. La masakroj ne estis esploritaj fare de internaciaj aŭtoritatoj ĉar ili okazis ĉe la apogeo de la Malvarma milito, en tempo kiam timo de komunismo regis en Okcidento.

Politika sciencisto Benedict Anderson estis unu el la esploristoj kiuj provis taksi la mortnombron. En 1966 li taksis, ke estis 200 000 mortintoj, sed en 1985 li publikigis reviziitan takson, laŭ kiu inter duonmiliono kaj miliono da homoj estis mortigitaj. Tiu ĉi takso estas akceptita de la plej multaj historiistoj.

Arestoj kaj malliberigo daŭris dum dek jaroj post la elpurigo. Kiam la masakro okazis en 1965-1966, Amnestio Internacia ankoraŭ havis neniujn rimedojn por kontroli la okazaĵojn kun siaj propraj enketistoj. Unua surloka enketo estis farita en 1975. Laŭ raporto de Amnestio Internacia de 1977, proksimume miliono da homoj suspektitaj pri komunismo estis arestitaj kaj malliberigitaj, el tiuj post jardeko restis almenaŭ 55,000 homoj malliberigitaj sen proceso aŭ kondamno. Laŭ deklaro de la indonezia registaro, inter 1981 kaj 1990, en la lando loĝis inter 1,6 kaj 1,8 milionoj da homoj, kiuj antaŭe estis arestitaj pro subteno de komunismo.

La arestitaj komunistoj estis malliberigitaj en malliberejoj kaj koncentrejoj, kie ili estis tenitaj dum longa tempo en malhumanaj kondiĉoj, pridemanditaj kun severa torturo kaj okupiĝis pri punlaboro. Multaj ne postvivis la areston, kaj mortis kiel rezulto pro subnutradoperforto. Kaj viroj kaj virinoj suferis de seksperforto kaj seksa perforto dum sia aresto. Kelkaj el ili estis liberigitaj nur post ĉirkaŭ 30 jaroj. Post estado liberigitaj de aresto, ili ofte estis poziciigitaj sub hejmareston aŭ senditaj al punkolonio, kaj ili kaj iliaj familianoj estis malpermesitaj iĝi ŝtatoficistoj.

Internaciaj reagoj

En la okuloj de la Okcidento, la mortigoj kaj elpurigoj estis viditaj kiel venko super komunismo en la mezo de la Malvarma Milito. Okcidentaj registaroj kaj granda parto de la amaskomunikilaro preferis Suharton kaj la "Novan Ordon" super la maldekstrema registaro de Sukarno.

Multaj raportoj en la okcidentaj amaskomunikiloj donis laŭvorte la mesaĝojn de la indonezia armeo, kiu malgravigis la respondecon de la armeo por la mortigoj kaj asertis ke la plej granda parto de ili okazis kiel eksplodoj de "spontana perforto" flanke de la civitanoj.

Komence de la okazaĵoj, Sovetunio kondamnis la amasarestojn de la komunistoj en Indonezio, kaj poste kondamnis la masakrojn kaj priskribis ilin kiel "tragikan okazaĵon, ekstreman kazon de rasismo kaj militarismo." La registaro de Ĉinio ankaŭ deklaris ke tiuj estis "ŝokaj kaj diablaj krimoj, senprecedencaj en historio." Pliaj kondamnoj estis esprimitaj de Jugoslavio, Albanio kaj Nord-Koreio.

Tiutempe, la Unuiĝintaj Nacioj ne kondamnis la masakrojn. Unu el la malmultaj politikistoj en la Okcidento kiu kondamnis la okazaĵoj estis Robert Kennedy, kiu diris: "Ni eliris kontraŭ la nehomecaj masakroj faritaj fare de la nazioj kaj la komunistoj. Ĉu ni ankaŭ iros kontraŭ la nehoma masakro en Indonezio, kie pli ol 100,000 komunistoj estis ne la murdintoj, sed la viktimoj?"

Eksterlanda implikiĝo

Usono neis ajnan rilaton al la eventoj, sed en 2017 dokumentoj estis malkaŝitaj laŭ kiuj estis profundaj ligoj inter kontraŭkomunismaj oficiroj en la indonezia armeo kaj CIA- personaro, kiuj trejnis pli ol 1 200 indoneziajn oficirojn, inkluzive de altranga armea personaro, kaj ankaŭ provizis la armeon per armiloj, financa helpo, kaj listoj de miloj da komunistaj aktivuloj [4][8].

Dum la eventoj, Usono, Britio kaj Aŭstralio kunlaboris en propagando kaj psikologia militado kontraŭ la maldekstruloj kaj la Komunista Partio de Indonezio [17][18][19].

Postsekvoj

La membroj de la taĉmento kiu provis militan puĉon la 30-an de septembro 1965 estis kaptitaj, procesitaj kaj ekzekutitaj. Kiel jam dirite, la prezidanteco de Sukarno estis bazita sur la "Nasakom" principo kiu kreis ekvilibron inter la ĉefaj korpoj kiuj funkciigis en la lando: la indonezia armeo, la Komunista Partio de Indonezio kaj la religio de Islamo. La okazaĵoj de la masakro renversis ĉi tiun ekvilibron, efike eliminante la Komunistan Partion. Sekve de la okazaĵojn, Sukarno estis devigita transdoni siajn potencojn al Suharto, kiu gvidis la "Novan Ordon" en Indonezio, moknomo por serio de grandskalaj ŝanĝoj kiuj kondukis al totalisma regado en la lando.

En 1975, la indonezia armeo invadis Orientan Timoron, kie perforta kaj brutala genocido estis okazigita, en agadotipo simila al la elpurigo de la komunistoj.

Inter la loĝantaro restis malmultaj kiuj subtenis komunismon aŭ estis membroj de partio, kaj ili estis dum longa tempo sub la gvatado de la sekurecaj aŭtoritatoj. Aktuale je la komenco de la 21-a jarcento, Ili daŭre estas en la " nigra listo " kaj estas malpermesite labori en la ŝtatservo kaj en kelkaj aliaj profesioj. Diskutoj pri la masakro kaj la okazaĵoj rilataj al ĝi estas konsiderataj tabuoj en la indonezia socio eĉ nuntempe.

En 1999, prezidanto Abdurrahman Wahid provis resendi komunistajn aktivulojn al Indonezio kaj doni al la partio renovigitan legitimecon, sed tiu provo estis blokita fare de la islamaj gvidantoj kaj armeaj komandantoj de la lando.

La okazaĵoj de la elpurigo ne estas menciitaj en la plej multaj lernolibroj en Indonezio, kaj raportoj pri ili estis cenzuritaj dum la regado de Suharto, kiu dum sia regado kreskigis inter la loĝantoj timon de la "komunisma minaco", ĝenerala en la lando eĉ nuntempe. En 2009, la indonezia parlamento establis "Vero kaj Repaciĝo-Komisionon" por esplori la mortigojn, sed ĝiaj agadoj estis suspenditaj baldaŭ post, per ordo de la indonezia kasacia kortumo.

La elpurigo de la komunistoj en Indonezio estis signifa turnopunkto en la Malvarma Milito. Sur lia ascendo al potenco, Suharto efektivigis kapitalisman politikon en la lando, sub la konsilado de ekonomiistoj kiuj studentiĝis ĉe la Universitato de Kalifornio en Berkelio kaj financita fare de la Ford Fondaĵo.

En novembro 2015, la indonezia registaro estis jurprocesita ĉe la Internacia Puna Kortumo en Hago fare de homaj-rajtoj- aktivuloj pro Krimoj kontraŭ la homeco. En julio 2016, la estro de la tribunalo Zac Jacob legis la rezultojn de la enketo, laŭ kiu Indonezio rekte respondecas pri la eventoj kaj kulpas pri krimoj kontraŭ la homaro. La tribunalo akuzis Suharto'n je disvastigado de malvera propagando kaj instigado al la mortigoj, kaj finis ke la masakro "estis intencita por detrui parton de la enloĝantaro kaj povas esti klasifikita kiel genocido." La raporto inkludis aliajn gravajn rezultojn, inkluzive de la malliberigo kaj sklavigo de loĝantoj en koncentrejoj, senkompata torturo, sistema seksa perforto kaj malaperigoj. Indonezio malaprobis la verdikton de la tribunalo, kaj la indonezia ministro pri defendo diris ke la okazaĵoj "estas neniu de ilia afero., ili ne estas niaj superuloj kaj Indonezio havas propran juran sistemon. "La Internacia Puna Kortumo havas neniun leĝan aŭtoritaton, kaj ĝiaj juĝoj ne estas devigaj.

Kultura heredaĵo - libroj kaj filmoj

Dum multaj jaroj la elpurigoj de 1965 estis konsideritaj tabuo en indonezia socio, kaj dum la 30 jaroj da la regado de Suharto, cenzuro estis trudita al iu publikaĵo pri tiu temo. Post tio, kelkaj libroj kaj dokumentarioj estis publikigitaj priskribante la okazaĵojn kaj citante la vortojn de la pluvivantoj.

La dokumentarioj "The Act of Killing" [20] kaj "View of Silence" inkluzivas intervjuojn kun homoj kiuj partoprenis en masakroj, same kiel la rakonton de funebra familio, kiu provas atingi la radikon de la okazaĵoj. En unu el la scenoj en la filmo, soldatoj kiuj partoprenis en la masakroj estas intervjuitaj, 50 jarojn post la okazaĵoj, kaj ili daŭre fiere priskribas kiel ili torturis kaj murdis homojn kiuj estis suspektitaj esti komunistoj.

Kelkaj el tiuj eventoj estis priskribitaj en la populara romano kaj filmo The Year of Living Dangerously, kiu estis malpermesita en Indonezio ĝis 1999. La romano estis verkita de la aŭstraliano Christopher Koch en 1978 kaj transformita en filmon de Peter Weir en 1982. La filmo ĉefroligis Mel Gibson kaj Sigourney Weaver, inter aliaj aktoroj.

Malgranda parto de la okazaĵoj estas montrita en la filmo " A Year in the Shadow of Danger ", de 1982. Antaŭ tiu filmo estis malpermesita de projekcio en Indonezio ĝis 2000.

Referencoj

  1. Schrijfactie Indonesië: straffeloosheid voor massamoorden 1965-1966, Amnesty International
  2. . Indonesia Again Silences 1965 Massacre Victims (2017). “Over the next few months, at least 500,000 people were killed (the total may be as high as one million). The victims included members of the Communist Party of Indonesia (PKI), ethnic Chinese, trade unionists, teachers, activists, and artists.”.
  3. Cribb, Robert. (2004) “Case Study 4: The Indonesian Genocide of 1965-1966”, Teaching about Genocide: Approaches, and Resources. Information Age Publishing, p. 133–143. ISBN 1-59311-074-X.
  4. 1 2 3 (16 June 2020) “Collaboration in Mass Violence: The Case of the Indonesian Anti-Leftist Mass Killings in 1965–66 in East Java”, Journal of Genocide Research 23 (1), p. 58–80. doi:10.1080/14623528.2020.1778612.
  5. The 1965–66 Politicide in Indonesia: Toward Knowing Who Did What to Whom and Why. Arkivita el la originalo je 2018-12-14. Alirita 2023-12-29.
  6. The Indonesian Politicide of 1965–66: How Could it Have Happened?. Maastricht University.
  7. Varagur, Krithika, "Indonesia Revives Its Communist Ghosts", U.S. News & World Report, 23 October 2017.
  8. 1 2 Bevins, Vincent. (2020) The Jakarta Method: Washington's Anticommunist Crusade and the Mass Murder Program that Shaped Our World. PublicAffairs. ISBN 978-1-5417-4240-6.
  9. (February 16, 1971) Military Assistance Training in East and Southeast Asia. Washington DC: US Government Printing Office.
  10. Mark Aarons (2007). "Justice Betrayed: Post-1945 Responses to Genocide." In David A. Blumenthal and Timothy L. H. McCormack (eds). The Legacy of Nuremberg: Civilising Influence or Institutionalised Vengeance? (International Humanitarian Law). Arkivigite je 2016-01-05 per la retarkivo Wayback Machine Martinus Nijhoff Publishers. (ISBN 90-04-15691-7) p. 81.
  11. David F. Schmitz. (2006) The United States and Right-Wing Dictatorships, 1965–1989. Cambridge University Press, p. 48–9. ISBN 978-0-521-67853-7.
  12. Nathaniel Mehr, Constructive Bloodshed in Indonesia: The United States, Great Britain and the Mass Murders in Indonesia 1965-1966
  13. Indonesia's killing fields Arkivigite je 2015-02-14 per la retarkivo Wayback Machine. Al Jazeera, 21 December 2012. Retrieved 24 January 2016.
  14. Gellately, Robert. (July 2003) The Specter of Genocide: Mass Murder in Historical Perspective. Cambridge University Press, p. [htt://books.google.com/books?id=k9Ro7b0tWz4C&=PA290 290–291]. ISBN 0-521-52750-3.
  15. Ricklefs (1991), p. 288.
  16. Bevins, Vincent, "What the United States Did in Indonesia", The Atlantic, 20 October 2017.
  17. (2002) “U.S. Covert Action in Indonesia in the 1960s: Assessing the Motives and Consequences”, Journal of International and Area Studies 9 (2), p. 63–85.
  18. Judges say Australia complicit in 1965 Indonesian massacres (en-AU) (2016-07-20). Alirita 2021-01-14.
  19. "Slaughter in Indonesia: Britain's secret propaganda war", The Observer, October 17, 2021.
  20. Macaulay, Scott (17 February 2014). The Act of Killing Wins Documentary BAFTA; Director Oppenheimer's Speech Edited Online. magazino Filmmaker. Retrieved 12 May 2015.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.