Indonezio estas insula ŝtato en Sud-Orienta Azio lime al Oceanio, kaj inter la Hinda Oceano kaj la Pacifika Oceano, kiu etendiĝas sur kelke da pli grandaj insuloj – Sumatro, Javo, Celebeso, partoj de insuloj Borneo kaj Nov-Gvineo – kaj sur miloj de pli malgrandaj insuloj (krom aliaj la "insuloj de spico" – Molukoj). Entute temas pri pli ol 17 000 insuloj. Indonezio estas la plej granda insula lando de la mondo kaj la 14a plej granda lando laŭ areo, je 1 904 569 km². Kun ĉirkaŭ 267 milionoj da personoj, ĝi estas la 4-a plej loĝata lando en la mondo kaj la plej loĝata lando kun majoritato de islamanoj. Javo, nome la plej loĝata insulo de la mondo, estas hejmo de pli ol la duono de la tutlanda loĝantaro.
La suverena ŝtato estas prezidenta, konstitucia respubliko kun elektita Parlamento. Ĝi havas 34 provincojn, el kiuj kvin havas specialajn statusojn. La landa ĉefurbo, nome Jakarta, estas la du plej loĝata urba areo en la mondo. La lando kunhavas landlimojn kun Papuo-Nov-Gvineo, Orienta Timoro, kaj la orienta parto de Malajzio. Aliaj najbaraj landoj estas Singapuro, Vjetnamio, Filipinoj, Aŭstralio, Palaŭo, kaj de Barato Andamanoj kaj Nikobaroj. Spite ties grandan loĝantaron kaj tre dense loĝataj regionoj, Indonezio havas vastajn areojn de naturo kiuj subtenas unu el la plej altaj niveloj de biodiverseco.
La indonezia arkipelago estis tre valora regiono por komerco ekde almenaŭ la 7a jarcento kiam Ŝriviĝajo kaj poste Maĝapahito komercis kun entoj el kontinenta Ĉinio kaj el la Hinda subkontinento. Lokaj regantoj laŭgrade absorbis eksterlandajn influojn ekde fruaj jarcentoj kaj Hinduaj kaj Budhismaj regnoj floris. Sunaismaj komercistoj kaj Sufiismaj fakuloj alportis Islamon, dum eŭropanoj enkondukis kristanismon pere de koloniismo. Kvakam foje interrompitaj pro la interveno de la portugaloj, francoj kaj britoj, la nederlandanoj estis la plej hegemonia kolonia povo dum multo el sia 350-jara ĉeesto en la arkipelago. La koncepto de "Indonezio" kiel nacio-ŝtato aperis komence de la 20-a jarcento[1] kaj la lando proklamis sian sendependecon en 1945. Tamen nur en 1949 Nederlando agnoskis la suverenecon de Indonezio post armita kaj diplomata konflikto inter ambaŭ.
Indonezio konsistas el centoj da diversaj indiĝenaj etnaj kaj lingvaj grupoj, el kiuj la plej granda estas la Javanoj. Oni disvolvigis unuigan identecon el la moto Bhinneka Tunggal Ika ("Unueco en diverseco" laŭvorte, "multaj, sed unu"), difinitan per unu nacia lingvo, etna diverseco, religia plurismo ene de islam-majoritata loĝantaro, kaj historio de koloniismo kaj ribelo kontraŭ tiu. La ekonomio de Indonezio estas la 16a plej granda en la mondo laŭ MEP kaj la 7a enkalkulante la aĉetopovon. La lando estas membro de kelkaj multflankaj organizoj, kiel Unuiĝintaj Nacioj, Monda Komerca Organizo, Internacia Monfonduso, G20, kaj fonda membro de la Movado de Nealiancitaj Landoj, de la Asocio de Sudorientaziaj Nacioj, de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaborado, de la Orientazia Pintokunveno, de la Azia Infrastrukturinvesta Banko, kaj de la Organizo de Islama Kunlaborado.
Etimologio
La nomo Indonesia (Indonezio) derivas el la grekaj Indos (Ἰνδός) kaj nesos (νῆσος), kun la signifo "hindiaj insuloj".[2] Fakte la nomo "Hindio" estas referenco al Suda Azio aŭ Hinda subkontinento, sed el eŭropcentrisma perspektivo la koncepto povis esti etendiĝita orienten kaj ne okcidenten, kie Islamo kaj la araba lingvo jam havigis referencojn. Aliflanke la kultura kaj religia influo de Hindio kaj Hinduismo ja atingis multajn lokojn de la nuna Indonezio antaŭ la alveno de Islamo.
La nomo Indonezio datas el la 18a jarcento, tio estas multe antaŭ la formado de sendependa Indonezio kaj eĉ de ties koncepto.[3] En 1850, George Windsor Earl, angla etnologo, proponis la terminojn Indunesians —kaj, lian preferon, Malayunesians—por la loĝantoj de la "Hindia Arkipelago" aŭ Malaja Arkipelago".[4] En la sama verko unu el liaj studentoj, nome James Richardson Logan, uzis Indonesia kiel sinonimo por Hindia Arkipelago.[5][6] Tamen, nederlandaj fakuloj verkantaj en orient-hindaj publikaĵoj malemis uzi Indonesia; ili preferis la esprimojn Malaja Arkipelago (nederlande Maleische Archipel); Nederlanda Hindio (Nederlandsch Oost Indië), populare Indië; Oriento (de Oost); kaj Insulinde.[7]
Post 1900, Indonesia iĝis pli ofta en akademiaj cirkloj ekster Nederlando, kaj indiĝenaj naciistaj grupoj adoptis ĝin por politika esprimo.[7] Adolf Bastian, de la Universitato de Berlino, popularigis la nomon pere de sia verko Indonesien oder die Inseln des Malayischen Archipels, 1884–1894. La unua indiĝena fakulo kiu uzis la nomon estis Ki Haĝar Devantara kiam en 1913 li establis gazetaroficejon en Nederlando, nome Indonesisch Pers-bureau.[3]
Historio
Oni supozas, ke unuaj loĝantoj de indoneziaj insuloj devenis el Barato aŭ Birmo. En la jaro 1890 estis sur Javo malkovritaj skeletkorprestaĵoj de la t.n. java homo, kies aĝo estis taksita preskaŭ al miliono da jaroj. Daŭra loĝigo de la hodiaŭa Indonezio estas datita en tempon ĉirkaŭ 3000 jaroj a.K., kiam ĉi tien venadis almigrintoj el suda Ĉinio kaj Sud-Orienta Azio. Parolantoj de aŭstroneziaj lingvoj, kiuj formis la majoritaton de la nuntempa loĝantaro, migris al Sudorienta Azio el kio estas nune Tajvano. Ili alvenis al la arkipelago 2000 jarojn a.K. kaj premis la indiĝenajn melanezianojn plej orienten.[8] Bonaj kondiĉoj por la kultivo de rizkampoj allogis alvenintojn el Ĉinio kaj Hindio. La unuaj almigrintoj el Barato venis en Indonezion komence de nia erao. En tiu epoko jam komerco estis grava aktiveco por la lokanoj.[9][10]
En la 7-a ĝis la 11-a jarcentoj ĉi tie dominis ŝtato Ŝriviĝajo kaj kultura influo de Barato, nome de hinduismo kaj budhismo;[11][12] en la 13-a ĝis 16-a jarcentoj floris hinduisma ŝtato Maĝapahito kies influo etendiĝis al multo de la nuntempa Indonezio. Tiu periodo estas ofte referencata kiel "Ora Epoko" de la historio de Indonezio.[13]
La plej fruaj pruvoj de islamigitaj loĝantaroj en la arkipelago datas el la 13a jarcento en norda Sumatro.[14] Aliaj partoj de la insularo iom post iom adoptis Islamon, kaj ĝi estis jam la dominanta religio en Javo kaj Sumatro fine de la 16a jarcento. Islamo ĝenerale superiris kaj miksiĝis kun la ekzistintaj kulturaj kaj religiaj influoj, kiuj formis la hegemonian formon de Islamo en Indonezio, partikulare en Javo.[15]
Kolonia epoko
Ekde fino de la 16-a jarcento datiĝas nederlanda ekspansio, kiu rapide forŝovis portugalojn: 1621 establo de Batavio (Ĝakarto), 1641 konkero de Malako disde Portugalio, pro kio Nederlando akiris en la regiono potenceman monopolon, sed devis fronti multajn ribelojn. Ĝis duono de la 18-a jarcento nederlandanoj pere de Nederlanda Orient-hinda Kompanio subpremis vicon da ribeloj, kiel tiuj de Diponegoro en Javo, de Tuanku Imam Bonjol en Sumatro, Pattimura en Molukoj ktp., kaj konkeris plimulton da teritorio de Javo (ili lasis ĉi tie nur du memstarajn sultanlandojn) kaj plimulton de pli malgrandaj insuloj, sur kiuj ili enpraktikigis unukultivojn de spico. Dum la Napoleonaj militoj dumtempe britoj alternis nederlandanojn (1801 – 1814). En la paso de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcento nederlandanoj devis alfronti al nova vico de ribeloj, sed samtempe ili finis koloniigadon de la ceteraj insuloj (Nederlanda orienta Hindio).
Moderna epoko
En la jaroj 1941 – 1945 la lando estis okupita de Japanio kaj kiam finiĝis la dua mondmilito, ĝi proklamis sendependecon. Eĉ unuigita nederlanda-brita interveno jam ne plu kapablis repacigi la reziston. Post longdaŭraj traktadoj (1946 – 1949, kiam krom alia en 1947 estiĝis federacio Unuiĝintaj Ŝtatoj de Indonezio enkadre de Nederlanda-Indonezia Unio), fine la lando proklamis sian plenan sendependecon en la jaro 1949 kiel federacia Respubliko de Unuiĝintaj Ŝtatoj de Indonezio. Sed en la jaro 1950 estis akceptita dumtempa konstitucio kaj la lando unuigita en Respublikon Indonezio (plenigita per plebiscito en 1963). Kontraŭe Indonezio ne sukcesis malhelpi kreigon de Malajzio, kies teritorion ĝi pretendis (1963 – 1966 bojkoto de Unuiĝintaj Nacioj elflanke de Indonezio).
En la jaro 1966 okazis klopodo de militista puĉo, kiu estis atribuita al komunistoj en dubinda situacio. Ties rezulto estis likvido de pli ol 1 miliono da maldekstremaj loĝantoj kaj proklamo de armea diktaturo fare de generalo Suharto.
En la jaro 1975 Indonezio – post la respektiva proklamo de sendependeco disde Portugalio – invadis la teritorion de Orienta Timoro, sed plimulto de la tieaj loĝantoj ne konsentis kun tiu ĉi interveno, kiu ankaŭ ne estis akceptita de la iternacia komunumo. Sekvis gerila milito kaj finfine en 1999 tiu teritorio ricevis suverenecon kaj akcepton de la internacia komunumo. Alia separisma konflikto okazis dum jaroj en Aĉeo, kiu finis post la cunamo de la Tertremo en Hinda Oceano en 2004 kiu mortigis 130 000 indonezianojn.[16]
Geografio kaj naturo
Indonezio najbaras kun tre apartaj landoj kiel Malajzio kaj Papuo-Nov-Gvineo. Indonezio, la ampleksa insularo kondukanta tra ekvatoro kaj etendiĝanta inter du oceanoj – Hinda oceano kaj Pacifiko-, logis dum jarcentoj pro sia riĉeco kaj varia naturo multajn alvenintojn, de misiistoj ĝis piratoj. Tiu ĉi grandega insularo estas la plej granda en la mondo kaj ĝi ensumigas 17 508 insulojn (el tio pli ol 6000 loĝataj). Tra la tuta Indonezio, de okcidenta marbordo de Sumatro tra Javo, Balio, Nusa Tengaru kaj insuloj Bando kaj Malako, tiriĝas zono de aktivaj kaj estingiĝintaj vulkanoj ĝis marbordo de nordorienta Sulaveso. Pli ol du trionojn de la areo de la lando kovras arbaroj kaj ĝangaloj, nur 10 % de la lando estas prilaborata, nome kiel plugebla tero.
Indonezio estas riĉa je varieco de faŭno kaj flaŭro. La insularo estas hejmo de elefantoj, tigroj, leopardoj kaj la fame konataj orangutanoj. Akvajn testudojn eblas trovi en ĉirkaŭaĵo de Balio kaj la plej grandan floron de la mondo Rafleksion nome sur Sumatro. Insuloj Papuo, Javo, Kalimantano, Sulaveso kaj Sumatro havas naciajn parkojn, kiel ekzemple la Nacia Parko Komodo – ŝirmanta komodan varanon. Sed la unika naturo kaj pluv-praarbaroj malaperas per kapturniĝa rapideco pro la forta produktado de ligno kaj kroma senarbarigo cele al ekkultivigo de novaj teroj, ĉefe por produktado de palmoleo.
Klimato kaj vetero
Indonezio etendiĝas en la ĉirkaŭaĵo de ekvatoro, tial ties mezproksima temperaturo 31 °C estas la sama kiel en la tempo de sekeco (majo ĝis septembro), tiel ankaŭ en tempo de musonaj pluvoj (oktobro ĝis aprilo). La temperaturo sinkas kun supermara alteco kaj direkte al enlando.
Administra divido
Laŭ stato komence de la jaro 2013 la ŝtato administre dividiĝas en 34 partojn, inkluzive de 31 provincoj (Provinsi-Provinsi, unuope: Provinsi aŭ Propinsi-Propinsi, unuope Propinsi), du specialaj regionoj (daerah-daerah Istimewa, unuope: daerah Istimewa) kaj la ĉefurba distrikto (daerah khusus ibukota) Ĝakarto. Dum la lastaj jaroj, iuj novaj provincoj estis disigitaj de ekzistantaj (en 2003 Okcidenta Papuo, en 2004 Okcidenta Sulaveso kaj Riau-insuloj, kaj en 2012 Norda Kalimantano). La indonezia registaro daŭre planas starigi pliajn novajn provincojn.
Politiko
Indonezio estas respubliko kun prezidenta sistemo. La Prezidento de Indonezio estas la ŝtatestro kaj ĉefministro, ĉef-komandanto de la Indoneziaj Armitaj Fortoj (Tentara Nasional Indonesia, TNI), kaj la reganto de la landa registaro kaj de la eksterlanda politiko. La prezidento povas funkcii dum maksimumo de du sinsekvaj kvinjara regotempoj.[17]
La plej alta reprezentanta institucio je tutlanda nivelo estas la Popola Konsultasembleo (Majelis Permusyawaratan Rakyat, MPR). Ties ĉefaj funkcioj estas subteni kaj reformi la konstitucion, enpovigi la prezidenton,[18][19] kaj formaligi skizojn de ŝtata politiko. La MPR estas komponata de du ĉambroj; nome la Popola Reprezentanta Konsilio (Dewan Perwakilan Rakyat, DPR), kun 575 membroj, kaj la Regiona Reprezentanta Konsilio (Dewan Perwakilan Daerah, DPD), kun 136.[20] La DPR aprobas leĝaron kaj kontrolas la plenuman branĉon. La DPD estas nova ĉambro por aferoj de regiona administrado.[19][21]
Demografio kaj kulturo
En Indonezio vivas pli ol 300 originaj variaj etnoj, kiuj konservas sian propran kulturon kaj ankaŭ ili uzas sian propran lingvon. Tial la registaro realigis ofican lingvon la indonezian (Bahasa Indonesia), kies bazon kreas malajzia plenigita per lokaj lingvoj kaj dialektoj. Kutime estas uzataj apud ĝi lokaj lingvoj (la java, la sunda ktp.) Ĉefa religio estas islamo, sed en absolute alia kaj moderigita aspekto, ol kia estas konata en arabaj landoj. La turisma Balio estas denove eksplicite hinduisma. Per "tramiksado" de unuopaj etnoj kaj religioj estiĝis en Indonezio certa kodekso de konduto – "Adat", kiu influas ĉiutagan vivon de la loĝantoj. Danke al ĝi oni konservas ĉi tie tradicion de firmaj valoroj, respekto kaj estimo al centoj da dioj kaj dietoj. Inter ĉefaj tradiciaj metioj apartenas batikado de ŝtofoj per tradiciaj modeloj, tekstado de ŝtofoj kaj silko kaj produktado de arĝentaj juveloj. Konataj estas ankaŭ multaj tradiciaj marionetaj prezentadoj, inter ili la pupoteatro Vajango, kaj kolorigitaj dancprezentoj kun hipnota muziko kaj interesaj kostumoj. Indonezianoj estas kontentaj kaj feliĉaj, eĉ kiam ili devas alfronti al malfacilaĵoj kaj ili estas konataj pro sia natura gastameco kaj amika konduto.
Grandaj urboj
Etnoj
Estas plej grandaj etnoj rilataj al grandaj insuloj, kiel la jenaj:
Krome estas aliaj pli malgrandaj etnaj grupoj, fremdevenaj indonezianoj, kiel ĉinoj, araboj, hindoj, eŭropdevenuloj, japanoj, koreoj, pakistananoj ktp. Krome estas tre diversaj popoloj aŭ apartaj triboj en Indonezio, ĉefe en Papuo, foje nur kun centoj da membroj, inter kiuj la jenaj: danioj, jalioj, kimjaloj, korovajoj, kombajoj, kopkakaoj, asmatoj, damaloj kaj aliaj.
Religioj
- islamismo 80%
- kristanismo 8% (protestantismo 5% katolikismo 3%)
- hinduismo 2%
- budhismo 1%
- aliaj 9%
Muziko
Kronĉongo estas speco de muziko el Indonezio. Ĝi normale uzas voĉon, fluton, violonon, kontrabason kaj du unikajn malgrandajn gitarojn; nome la ĉako kaj la ĉuko.
Festoj
Danke al granda kvanto de diversaj etnoj en Indonezio oni povas sperti festojn dum la tuta jaro. Inter la plej konataj apartenas la soleno de Nova jaro Caka sur Balio (marto – aprilo), kiam oni verŝas en marojn kaj riverojn templaj ikonoj kaj la sono de tamburoj akompanas malbonon reen en la mondon de spiritoj. En la paso de festotago Galungan dioj descendas sur Balio teren, por ke ili partoprenu la festotagojn kaj gajecon. Menciindas ankaŭ dramaj solenoj de Pasko en la distrikto Larantuko sur insulo Floreso, vipaj dueloj en Rutengo, sur la sama insulo, kaj funebraj festotagoj Torajano en la centra Sulaveso. Ĉar la plimulto de la loĝantoj estas islamanoj, la plimulto de la festotagoj estas influitaj de la luna kalendaro.
Sporto
Silato (aŭ silat) estas kolektiva vorto por klaso de indiĝena luktarto el geo-kultura areo de Sudorienta Azio kiu enhavas plej el Nusantara, nome la Indonezia Arkipelago, aŭ Malaja insularo kaj la tuton de la Malaja Duoninsulo. Origine disvolviĝinta en tio kio nune estas Indonezio, Duoninsula Malajzio, suda Tajlando, kaj Singapuro, ĝi estis tradicie ankaŭ praktikita en Brunejo, Vjetnamio kaj suda Filipinio. Estas centoj da diferencaj stiloj (aliran) kaj skoloj (perguruan) sed ili tendencas kerni ĉe frapoj, artikolukto, ĵetoj, klingohavaj armiloj, aŭ kombinoj de tiuj.
Kutimoj
La tempozonoj estas GMT/UTC + 7 horoj (Sumatro, Javo, Okcidenta kaj Centra Kalimantano), GMT/UTC + 8 horoj (Balio, sudorientaj insuloj, Suda, Orienta kaj Norda Kalimantano, Sulaveso), kaj GMT/UTC + 9 horoj (Okcidenta Nov-Gvineo kaj Molukoj).
En Indonezio estas uzata metra sistemo. Elektra tensio estas 123-230 V, 50 Hz.
La oficiala monunuo en Indonezio estas indonezia rupio (1 IDR). Deviga interŝanĝo de valutoj ne ekzistas. Senproblema estas regule interŝanĝo de usonaj dolaroj, ceterajn mondajn monunuojn eblas interŝanĝi nur en grandaj urboj, ĉe ĉiu preta mono validas, ke estas postulataj sole novaj monbiletoj kun ŝirma strieto. Interŝanĝo de ĉekoj kun loka monunuo estas senproblema, sed kompare kun la preta mono neavantaĝa.
Trinkmono ne estas en Indonezio kutima, tamen malgranda trinkmono dum pagado estos bonvenigata. En luksaj hoteloj kaj restoracioj trinkmono estas kutime alkalkulita al la prezo (proksimume 10%). Oni uzas la trinkmonon por dungitaj ŝoforoj kaj ĉiĉeronoj, ĝentile estas lasi malgrandan mon-donacon vizitante moskeon, templon aŭ sanktejon. En grandaj urboj estas superbazaroj, aĉetcentrejoj kaj vendejdomoj kun firme fiksitaj prezoj.
Ekonomio
La ekonomio de Indonezio estas la plej granda en Sudorienta Azio, la 16a plej granda en la mondo laŭ MEP kaj la 7a enkalkulante la aĉetopovon. Indonezio estas membro de la Grupo de la 20 kaj sojlolando, inter evolulando kaj evoluiĝintaj landoj.[22]
Indonezio dependas el landa merkato kaj el la registara buĝeto; la centra registaro posedas 141 entreprenojn. Ankaŭ la administrado de prezoj de gamo de bazaj varoj (kiel rizo kaj elektro) ludas gravan rolon en la merkata ekonomio de Indonezio. Tamen, ekde la 1990-aj jaroj, la majoritato de la ekonomio estis kontrolita de indoneziaj privatuloj kaj de eksterlandaj kompanioj.[23][24][25]
En 2012, Indonezio anstataŭis Baraton kiel la due plej rapida kreskanta ekonomio en la grupo de G-20, malantaŭ nur Ĉinio. Ekde tiam, la ĉiujara kresko malrapidiĝis kaj fluktuis je ĉirkaŭ 5%.[26]
Agrikulturo estas ŝlosila sektoro kiu kontribuis je 14.43% al la MEP.[27] Nuntempe, estas ĉirkaŭ 30% de la terareo uzata por agrikulturo kaj ĝi laborigas ĉirka 49 milionojn da personoj (41% el la totala laborforto).[28] Unuarangaj agrikulturaj produktoj estas rizo, manioko (tapioko), arakidoj, kaŭĉuko, kakao, kafo, palmoleo, kopro; kortobirdoj, bovoj, porkoj, kaj ovoj. La produktado de palmoleo estas kerna por la ekonomio ĉar Indonezio estas la plej granda produktanto kaj konsumanto de tiu produkto, kiu havigas ĉirkaŭ duonon de la tutmonda peto.[29] Plantejoj en la lando etendiĝis tra 6 milionoj da hektaroj en 2007,[30] kaj estis replantada plano por aldonaj 4.7 milionoj por plibonigi la produktadon por 2017.[31] Estas multaj negativaj sociaj kaj mediaj efikoj de la produktado de palmoleo en Sudorienta Azio.
Esperanto
Asocioj
En Indonezio ekzistas Indonezia Esperanto-Asocio (IEA), refondita en 2013 kaj ekde 2015 landa asocio de UEA. La asocio estis unuafoje fondita en 1952, sed estis trudita al longa paŭzo, ĉirkaŭ de 1965 al 2009, pro la lokaj politikaj kondiĉoj kaj ankaŭ pro la morto de sia fondistino, Datoe Toemenggoeng. Ekde 2009 novaj klopodoj, al kiuj kontribuis ankaŭ la flandra esperantistino Heidi Goes, preparis la refondiĝon okazintan en 2013.[32][33]
La retejo de IEA estas: www.esperanto.or.id (en tri lingvoj: esperanto, indonezia, angla).
Iuj listoj pri naciaj Esperanto-asocioj mencias ankaŭ ke en Indonezio ekzistas Indonezia Esperanto-Societo kaj Centro de Esperanto-Studoj. Ambaŭ estis provizoraj nomoj uzitaj antaŭ la refondiĝo de Indonezia Esperanto-Asocio. Pli precize, Indonezia Esperanto-Societo estis fondita en 1990, kiel klopodo revivigi la Indonezian Esperanto-Asocion; ĝi daŭris ĝis 2007, sed funkciis malkontinue.[33]
Kongresoj
En 1960 la Indonezia Esperanto-Asocio okazigis konferencon en Ĝakarta (la intenco estis okazigi veran kongreson, sed mankis la permeso).[33]
En 2013 okazis en Bogor la Indonezia Esperanto-Kongreso, kie IEA estis refondita.[34]
En 2016 kaj en 2018 okazis du Trilandaj Esperanto-Kongresoj. La partoprenantaj landoj estis Indonezio, Aŭstralio kaj Novzelando. Ambaŭ kongresoj okazis en Indonezio, la unua en Bandung, la dua en Bekasi.[35][36]
Vidu ankaŭ
Fontoj kaj notoj
- ↑ Robert Elson, The idea of Indonesia: A history (2008) pp 1–12
- ↑ Tomascik, Tomas. (1996) The Ecology of the Indonesian Seas – Part One. Hong Kong: Periplus Editions. ISBN 978-962-593-078-7.
- 1 2 . The origin of Indonesia's name. Pikiran Rakyat (16a de aŭgusto 2004). Arkivita el la originalo je 15a de decembro 2006. Alirita 15a de decembro 2006. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-12-15. Alirita 2020-10-10.
- ↑ Earl 1850, p. 119.
- ↑ Logan, James Richardson (1850). “The Ethnology of the Indian Archipelago: Embracing Enquiries into the Continental Relations of the Indo-Pacific Islanders”, Journal of the Indian Archipelago and Eastern Asia 4, p. 252–347.
- ↑ Earl 1850, pp. 254, 277–278.
- 1 2 (1951) “The Term Indonesia: Its Origin and Usage”, Journal of the American Oriental Society 71 (3), p. 166–171. doi:10.2307/595186.
- ↑ Taylor 2003, pp. 5–7.
- ↑ Taylor 2003, pp. 3, 9–11, 13–15, 18–20, 22–23.
- ↑ Vickers 2005, pp. 18–20, 60, 133–134.
- ↑ Taylor 2003, pp. 22–26.
- ↑ Ricklefs 1991, p. 3.
- ↑ Lewis, Peter (1982). "The next great empire". Futures. 14 (1): 47–61. doi:10.1016/0016-3287(82)90071-4.
- ↑ Ricklefs 1991, pp. 3–14.
- ↑ Ricklefs 1991, pp. 12–14.
- ↑ "Indonesia signs Aceh peace deal". The Guardian. 15a de aŭgusto 2005. Arkivita el la originalo la 16an de novembro 2018. Alirita la 11an de oktobro 2020.
- ↑ (2002), The fourth Amendment of 1945 Indonesia Constitution, Chapter III – The Executive Power, Article 7.
- ↑ Chapter II, Article 3, 3rd Clause of the 1945 Constitution.
- 1 2 The 1945 Constitution of the Republic of Indonesia. International Labour Organization. Arkivita el la originalo je 11a de oktobro 2017. Alirita 11a de oktobro 2017. Arkivigite je 2017-10-11 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-10-11. Alirita 2020-10-11.
- ↑ . Guide to the 2019 Indonesian Elections. Australia-Indonesia Centre (2019). Arkivita el la originalo je 17a de aprilo 2019. Alirita 30a de julio 2019. Arkivigite je 2019-04-17 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-04-17. Alirita 2020-10-11.
- ↑ Chapter VIIA, Article 22D of the 1945 Constitution.
- ↑ Arkivigite je 2020-10-10 per la retarkivo Wayback Machine, g20.org. Alirita la 6an de oktobro 2009.
- ↑ "Kemenperin – Ketika Swasta Mendominasi". Arkivita el la originalo la 5an de aŭgusto 2017. Alirita la 10an de oktobro 2020.
- ↑ "80 Persen Industri Indonesia Disebut Dikuasai Swasta". 3a de marto 2015. Alirita la 10an de oktobro 2020.
- ↑ "Kemenperin – Pengelola Kawasan Industri Didominasi Swasta". Arkivita el la originalo la 5an de aŭgusto 2017. Alirita la 10an de oktobro 2020.
- ↑ "GDP growth (annual %)". data.worldbank.org. Arkivita el la originalo la 5an de aŭgusto 2017. Alirita la 10an de oktobro 2020.
- ↑ Estu Suryowati. "Satu Dekade, Kontribusi Pertanian terhadap PDB Menurun", 12a de aŭgusto 2014. (indonezie)
- ↑ Pertanian di Indonesia (Agriculture in Indonesia). Indonesia Investments. Alirita 5a de decembro 2015.
- ↑ McClanahan, Paige. "Can Indonesia increase palm oil output without destroying its forest?", 11a de septembro 2013. Kontrolita 17a de septembro 2013.
- ↑ Palm Oil. Greenpeace. Arkivita el la originalo je 26a de septembro 2013. Alirita 26a de septembro 2013.
- ↑ Indonesia to replant 4.7m hectares of palm oil plantation. UkrAgroConsult (30a de aŭgusto 2017). Arkivita el la originalo je 27a de septembro 2017. Alirita 27a de septembro 2017. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-09-27. Alirita 2020-10-10.
- ↑ Historio de IEA. IEA. Alirita 2020.06.27.
- 1 2 3 H.Goes (2015). The Esperanto movement in the Dutch East Indies and Indonesia (angle). Wacana. Alirita 2020.06.27.
- ↑ La unua Indonezia Esperanto-Kongreso. Esperanto en Indonezio. Arkivita el la originalo je 2020-09-27. Alirita 2020.06.27.
- ↑ Raporto pri la trilanda kongreso 2016. Aŭstralia Esperanto-Asocio. Alirita 2016.03.29.
- ↑ Raporto de Dua Trilanda Kongreso en Bekasi, Indonezio -- Trilanda Kongreso de Esperanto. IEA. Alirita 2020.06.27.
Bibliografio
- Earl, George Windsor (1850). "On the Leading Characteristics of the Papuan, Australian and Malay-Polynesian Nations". Journal of the Indian Archipelago and Eastern Asia (JIAEA). 4.
- Friend, T. (2003). Indonesian Destinies. Harvard University Press. ISBN 0-674-01137-6.
- Ricklefs, Merle Calvin (1991). A history of modern Indonesia since c. 1300 (2nd ed.). Basingstoke; Stanford, CA: Palgrave; Stanford University Press. ISBN 0-333-57690-X.
- Ricklefs, Merle Calvin (2001). A history of modern Indonesia since c. 1200 (3a eld.). Basingstoke; Stanford, CA: Palgrave; Stanford University Press. ISBN 978-0-8047-4480-5.
- Schwarz, A. (1994). A Nation in Waiting: Indonesia in the 1990s. Westview Press. ISBN 1-86373-635-2.
- Taylor, Jean Gelman (2003). Indonesia: Peoples and Histories. New Haven and London: Yale University Press. ISBN 0-300-10518-5.
- Vickers, Adrian (2005). A History of Modern Indonesia. Cambridge University Press. ISBN 0-521-54262-6.
- Witton, Patrick (2003). Indonesia. Melbourne: Lonely Planet. ISBN 978-1-74059-154-6.
Vidu ankaŭ
Nusantaro (urbo), novplanita ĉefurbo anstatau Ĝakarto
Wawasan Nusantara aŭ Indonezia Insulara Vizio
Eksteraj ligiloj
En Esperanto
- Informoj pri Indonezio en la vikio de UEA esperante
- http://www.dmoz.org/World/Esperanto/Regionoj/Azio/Indonezio Arkivigite je 2012-11-12 per la retarkivo Wayback Machine DMOZ pri Esperanto kaj Indonezio
- http://sites.google.com/site/esperantoenindonezio/ Arkivigite je 2013-03-08 per la retarkivo Wayback Machine Esperanto en Indonezio
- http://www.indonesia.go.idArkivigite+je+2012-02-03+per+la+retarkivo+Wayback+Machine
- Bulard, Martine kaj Beyer, Marie. Minacoj por islamo laŭ la indonezia modelo. 'Le Monde Diplomatique', aŭgusto 2017.
Alilingve
- "Indonesia". Arkivigite je 2019-01-07 per la retarkivo Wayback Machine The World Factbook. Central Intelligence Agency.
- Indonesia el BBC News
- Key Development Forecasts for Indonesia el International Futures
- Ministerio de Ŝtato indonezie
- Statistikoj, Indonezio
- Chief of State and Cabinet Members Arkivigite je 2014-10-12 per la retarkivo Wayback Machine
- Indonesia UCB Libraries GovPubs
- Indonesia Encyclopædia Britannica
- Oficiala retejo de Indonezia Turismo
|
|
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Indonesia en la angla Vikipedio.