Indolo-piruvata acido
Plata kemia strukturo de la
Indolo-piruvata acido
Tridimensia kemia strukturo de la
Indolo-piruvata acido
Alternativa(j) nomo(j)
  • Indolo-okso-propanoata acido
  • Oksalo-acetata acido
Kemia formulo
C11H9NO3
CAS-numero-kodo392-12-1
ChemSpider kodo781
PubChem-kodo803
Fizikaj proprecoj
Aspektoklarflava solidaĵo
Molmaso203197 g·mol−1
Fandpunkto215  °C
Bolpunkto445.2  °C
Ekflama temperaturo223  °C
Sekurecaj Indikoj
Sekureco36/37/38
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS SignalvortoAverto
GHS Deklaroj pri damaĝojH315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P312, P321, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501[1]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25  °C kaj 100 kPa)

Indolo-piruvata acido estas multforma peraĵo kaj konstrubloko por serio da altvaloraj produktoj uzataj en farmakologio kaj nutro-industrio. Ĝi same havas ampleksan gamon da aplikoj, kiel ekzempe drogoj por la nervosistemo, kosmetikaĵoj kaj lumoforoj[2].

Kemia sintezo de la indolo-piruvata acido estas kompleksa kaj altkosta procedo. Krom tio, per la biosintezaj vojoj uzantaj l-aminoacido-oksidazon, la flankprodukto hidrogena peroksido kondukas al degradigo de la acido.[3]

La efikoj de akuta kaj ripetata administrado de la indolo-acetata acido, kiu estas keto-analogaĵo de la triptofano, estis studataj en pluraj cerbo-areoj de ratoj per mezurado de enhavo- kaj metabolo-ŝanĝoj de la hidrokso-triptamino kaj norepinefrino. La sedativaj kaj analgeziaj proprecoj de la molekulo estis taksitaj per vosto-mova latento, spontanea aktiveco kaj potencigo de barbiturato-induktita dormo.

Literaturo

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Pubchem
  2. Kemie, lumoforoj estas organikaj substancoj respondecaj por ĝiaj lumhavaj proprecoj.
  3. Microbial Cell Factories
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.