Indolo-3-acetonitrilo | |||
Plata kemia strukturo de la Indolo-acetonitrilo | |||
Tridimensia kemia strukturo de la Indolo-acetonitrilo | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 771-51-7 | ||
ChemSpider kodo | 312357 | ||
PubChem-kodo | 351795 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | kristala pulvoro | ||
Molmaso | 156.1839 g·mol−1 | ||
Fandpunkto | 33 °C | ||
Bolpunkto | 157 °C | ||
Ekflama temperaturo | 112 °C | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Pridanĝeraj indikoj | |||
GHS Damaĝo Piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Danĝera | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H301, H302, H312, H332 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P270, P271, P280, P301+310, P301+312, P302+352, P304+312, P304+340, P312, P321, P330, P363, P405, P501[1] | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Indolo-acetonitrilo estas konata kiel organika planta kresko-regulanto kaj ankaŭ estas gravaj konstrublokoj por triptaminoj kaj naturaj indolo-derivaĵoj. 3-Indolo-acetonitriloj estas fitoaleksinoj aŭ antimikrobaj kaj ofte antioksidigaj substancoj sintezitaj de plantoj kiuj rapide akumuliĝas ĉe aparta areo de patogena infekcio.
Fitoaleksinoj estas antibiotikoj produktitaj de plantoj kiuj estas atakataj de mikroorganismoj. Ordinare, fitoaleksinoj apartenas al la klasoj de la terpenoidoj, glikosteroidoj kaj alkaloidoj. Tamen, esploristoj trovas oportune etendi la difinon por inkludi ĉiujn fitokemiaĵojn kiuj apartenas al la defenda arsenalo de la planto.
Do, fitoaleksinoj agas kiel toksinoj kiuj atakas la mikroorganismoj kiuj malhelpas la sanon de la plantoj. Indoloacetonitrilo kutime trovatas en kruciferaj vegetaloj tiaj kiaj brasiko, florbrasiko, blanka florbrasiko, brokolo kaj burĝonbrasiko. Kiel natura kresko-hormono de plantoj, indolo-acetonitrilo havas potencajn antikarcinomogenajn proprecojn.