Indiga muŝkaptulo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Eumyias indigo (Horsfield, 1821) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Indiga muŝkaptulo (Eumyias indigo) estas birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj de la genro de Eumyias kiu enhavas tre bluajn speciojn ĉefe en la supraj partoj.
Ĝi troviĝas en Indonezio kaj Malajzio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj.
Tiu specio estas simila al aliaj de la sama genro, tio estas malhelblua ĉefe en supraj partoj kun nigra masketo inter okuloj kaj beko. Krome tiu havas kelkajn distingilojn kiaj pli helblua frunto preskaŭ blankeca, tre markata nigra okulmasketo, violecaj nuancoj en flugiloj kaj vosto kaj pli ampleksa blankeca aŭ helgriza ventro. Kiel ĉe aliaj samgenranoj, la okuloj kaj kuroj estas nigraj.
Referencoj
- BirdLife International 2004. Eumyias indigo. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 25an de julio 2007.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.