- La mallongigo VS en Inden VS staras por la svisa Kantono Valezo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Inden. |
Inden | |
---|---|
Blazono de Inden | |
Inden | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Valezo |
Distrikto | Leuk |
Koordinatoj | 46° 20′ 42″ N 7° 37′ 5″ O / 46.34500 °N, 7.61806 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 20′ 42″ N 7° 37′ 5″ O / 46.34500 °N, 7.61806 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 111 |
Areo | 9,86 km² |
Alteco | 1138 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3953 |
Komunumkodo | 6109 |
Situa mapo de Inden | |
Inden estas komunumo en la distrikto Leuk en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 111 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Geografio
La komunumo Inden situas en la suba parto de Supra Valezo, nordokcidente de Leuk, ĉe la norda flanko de la Valo de Rodano en la valo de la rivero Dala. [1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,86 km², de kiuj 26,0% estas kovritaj de arbaro, 11,4% servas por agrikulturo kaj 2,7% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Inden limas en nordo al Leukerbad, en oriento al Albinen, en sudo al Leuk, en okcidento al Varen, kaj en nordokcidento al Mollens.
Trafiko
Inden situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Inden pasas la vojo de Leuk al Leukerbad. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas 2 kilometrojn de la komunumo apud Leuk. De 1915 ĝis 1967 de Leuk kondukis fervojlinio al Inden. Pere de la poŝtaŭtolinio de Leuk al Leukerbad la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
La unua dokumenta mencio de Inden datiĝas el la jaro 1242 Indes. Ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Inden apartenis al la Triono Von Zuben de la Valeza Dekono Leuk. En la jaro 1322 Inden estis la unuan fojon menciita kiel komunumo, kiun gvidis du deputitoj. La civita domo datiĝas verŝajne el la 16-a jarcento kaj estis rekonstruita en la jaro 1742. En la jaro 1741 la vilaĝo estis detruita de incendio. Eklezie Inden dum mezepoko apartenis al la Paroĥo Leuk. En la jaro 1500 estis konstruiita la Kapelo Sankta Antonio kaj en la jaro 1767 la preĝejo Maria je bona konsilo. En la jaro 1775 Inden fariĝis memstara paroĥo.[3]
Vidu ankaŭ
- Aliaj lokoj kun la nomo Inden
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Inden – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
- Pastra preĝejo
- Vilaĝa strato
- La Vilaĝa centro kun preĝejo
|