Inaŭguro[1] estas formala ceremonio, kiu markas komencon de gravaĵo — ekzemple, malfermiĝo de strukturo, aŭ komenco de ofico de estro.
Tipe, inaŭguro konsistas el paroladoj (de elektitoj aŭ estroj), rubando-tranĉado por simboligi disponon de konstruaĵo aŭ servo, aŭ ia sanktiga rito (verŝado de sankta akvo, ktp.).
Ekzemploj
Inaŭguro de konstruaĵo aŭ strukturo
Inaŭguro de estro
- Inaŭguro de Papo Francisko
- Inaŭgura parolado de Tom Corbett, guberniestro de Pensilvanio, en 2011
- Inaŭguro de Usona prezidento John F. Kennedy
- Inaŭguro de Sergio Osmena, prezidento de Filipinoj
Aliaj inaŭguroj
Etimologio
La Esperanta termino inaŭguri devenas de la latina inaugurāre “(en)aŭguri”, en la vasta senco de “aprobi surbaze de interpreto de aŭguroj”.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.