Imre Varga | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de novembro 1923 en Siófok |
Morto | 9-an de decembro 2019 (96-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato |
Familio | |
Infano | Tamás Varga (skulptisto) |
Okupo | |
Okupo | skulptisto • politikisto |
Imre VARGA, hungare Varga Imre estas hungara skulptisto. Lia filo estas Tamás Varga (skulptisto).
Imre Varga naskiĝis la 1-an de novembro 1923 en Siófok, li mortis la 9-an de decembro 2019 en Budapeŝto.
Biografio
Kiel pentristo, li ekspoziciis en Parizo en 1937. Dum la 2-a mondmilito li estis militkaptito de Usono. Li frekventis altlernejon en Budapeŝto. La debuta memstara (skulptista) ekspozicio okazis en 1967, baldaŭe li furoris en Tihany en 1972, poste li ekspoziciis ankaŭ en Eŭropo. En 1973 li ricevis premion Kossuth, poste aliajn premiojn en Francio kaj en Italio. Liaj skulptaĵoj estas videblaj en 300 lokoj, eĉ en Norvegio kaj en Israelo. Li estas vidvo havanta 2 infanojn. Inter 1980-1990 li estis parlamentano.
Solaj ekspozicioj
- 1967 Budapeŝto
- 1972 Tihany
- 1974 Varsovio
- 1975 Győr kaj Nyíregyháza
- 1976 Budapeŝto Dunaújváros, Szeged, Siófok, Kaposvár
- 1981 Tatabánya, Kiskunhalas, Berlino
- 1982 Vieno, Budapeŝto
- 1983 Makó, Szekszárd, Budapeŝto
- 1984 Siófok, Paks, Venezio
- 1985 Bad Kissingen, Hamburg
- 1986 Vieno, Parizo
- 1988 Veszprém, Miskolc
- 1993 Budapeŝto
- 1996 Siófok
- 1999 Budapeŝto
Verkoj (selekto)
- Béla Kun (1986) (el la origina loko ĝi estis translokita al Memento Parko)
- Kolomboj (1958, Hegyeshalom)
- Kuŝanta knabo (1963, Tihany)
- Attila József (1964, Szeged)
- Miklós Radnóti (1970)
- Partizano (1971, Budapeŝto)
- La fondinto (1972, Tihany)
- Zoltán Kodály (1976, Pécs)
- Zsigmond Móricz (1979, Tiszacsécse)
- Lenino (1982, Gödöllő)
- Birdoj (1982, Budapeŝto)
- Lenino (1983, Vác)
- Sankta Floriano (1991, Siófok)
- Francisko Rákóczi la 2-a (1991, Bad Kissingen)
- Stefano la 1-a (Hungario) (1993, Aachen)
- Elefanto (1997, Gitzenweiler-Hof Lindau)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.