Imre Seidner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de decembro 1902 en Săvârșin |
Morto | 16-an de decembro 1983 (80-jaraĝa) en Săvârșin |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto |
SEIDNER Imre estas [zajdne] estis rumania hungara ĵurnalisto, verkisto. Li naskiĝis en Soborsin la 18-an de decembro 1902 kaj mortis en la sama loko la 16-an de decembro 1983.
Biografio
Imre Seidner post maturecekzameno (1920) iĝis ĵurnalisto de Aradi Közlöny, Erdélyi Hírlap, Arad és Vidéke. Li publikis novelojn en gazeto Kaviár. De mezo de la 1920-aj jaroj li estis interna kunlaboranto de Erdélyi Hírlap, poste (1928–33) li raportis al gazetoj de Arado, al Brassói Lapok, al Az Est, kaj el Ĝenevo al la gazeto Querschnitt de Berlino pri la kunsidoj de Ligo de Popoloj. Inter 1933–40 li vivis en Bukareŝto kaj li rapotis al gazetoj Erdélyi Hírlap Nagyváradi Friss Újság; li redaktis la Balkan Press Buletin (en franca-hungara lingvoj) kaj la Economic Press (en rumana-hungara lingvoj).
Verkoj
- Erika, romano, (Arad 1938; 2-a eld. 1939);
- Napsugár a Mont Blancon,romano, (3-a eldono 1945);
- A vásott férfi, romano, Arad 1926)
- Ősz a jachton, romano, Arad 1926);
- A völgy asszonya (teatraĵo, samloke. 1948).
Fonto
- Romániai magyar irodalmi lexikon Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine