Imre Pongrácz
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aŭgusto 1654 (1654-08-05)
en Niedzica
Morto 22-an de decembro 1724 (1724-12-22) (70-jaraĝa)
en Spišské Podhradie
Okupo
Okupo pastro verkisto de vojaĝa literaturo

Barono Imre Pongrácz [pongrAc], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj pli komplete Pongrácz Imre József estis hungara pastro, episkopo, kanoniko, preposto. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis szentmiklósi kaj óvári [sentmiklOŝi].

Imre Pongrácz naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1654 en Hungara reĝlando en Nedec (nuntempa Niedzica en Pollando), li mortis la 22-an de decembro 1724 en Szepesváralja (nuntempa Spišské Podhradie en Slovakio).

Biografio

Imre Pongrácz studis en Jezuita Universitato de Nagyszombat, dum li estis nomumita kanoniko de Eger. Inter 1675-1678 li lernis teologion en Romo, kie li pastriĝis. Hejmenveninta li abdikis pri la titolo kanoniko kaj li estis simpla vilaĝa pastro inter 1681-1684. En 1682 li baroniĝis, en la sama jaro li atingis la rangon kanoniko, post 3 jaroj dekano. En 1689 li estis nomumita ĉefdekano kaj preposto de Zsámbék, en 1697 titulara episkopo. En 1709 Kristiano Aŭgusto de Saksio-Zeitz degradis lin, ĉar li malfruis. Post 2 jaroj li rericevis la titolon kantanta kanoniko, en 1715 leganta kanoniko, en 1719 preposto kaj titulara episkopo.

Fontoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.