Imre Németh (martelĵetisto) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 23-an de julio 1917 en Hungara reĝlando Aŭstrio-Hungario Kassa |
Morto | la 18-an de aŭgusto 1989 en Hungario Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Miklós Németh (lancoĵetisto) |
Okupo | |
Okupo | hammer thrower • atleto • politikisto |
Imre Németh [nEmet], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Németh Imre estis hungara martelĵetisto, dufoja olimpiano, olimpika ĉampiono, stadionestro, parlamentano. Lia konata filo estis Miklós Németh (lancoĵetisto).
Imre Németh[1] naskiĝis la 23-an de septembro 1917 en Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Košice en Slovakio), li mortis la 18-an de aŭgusto 1989 en Budapeŝto.
Biografio
Imre Németh akiris ferlaboristan licencon kaj laboris en fabriko, ekde 1941 li havis posteneton. En 1945 li aliĝis al la komunistoj kaj laboris plu en la fabriko ĝis 1948. Li partoprenis en konstruo de stadiono ekde 1948, poste li estris ĝin inter 1953-1980. Intertempe li estis parlamentano inter 1951-1953. Li ricevis premiojn en 1948 kaj 1951. Lia edzino naskis tri gefilojn.
Sporta kariero
Imre Németh inter 1938-1960 estis atleto (escepte la komencajn jarojn li estis nur martelĵetisto) en ĉefurbaj sportkluboj. Li estis hungara ĉampiono 12-foje unuoble inter 1942-1955, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1941-1956 34-foje. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1948 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1952 kun ora, respektive bronza medaloj, tiutempe li ĵetis trifoje mondajn rekordojn. Inter 1964–1973 li estis gvidanto de la nacia olimpika komitato.
Memorigiloj
- bazlernejo en Budapeŝto portas la nomon "Németh Imre"
Fontoj
Referencoj
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM66323 hungarlingva datenaro de muzeo