Imre Lichtenfeld | |
---|---|
Imre Lichtenfeld | |
Persona informo | |
Naskonomo | Emrich Lichtenfeld |
Naskiĝo | 26-an de majo 1910 en Budapeŝto |
Morto | 9-an de januaro 1998 (87-jaraĝa) en Netanja |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio • Hungara reĝlando • Israelo |
Okupo | |
Okupo | boksisto • amatora luktisto • militisto |
Imre Lichtenfeld [liĥtenfeld], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lichtenfeld Imre estis juda hungara-ĉeĥoslovakiana-israela sportisto, trejnisto, kreinto de kravmagao. Li estis konata ankaŭ Imi Sdeór, hebree אימי שדאור.
Imre Lichtenfeld naskiĝis la 26-an de majo 1910 en Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario), li mortis la 9-an de januaro 1998 en Netanja (Israelo).
Biografio
Imre Lichtenfeld estis edukita en Bratislavo, kie li estis sukcesa gimnastikisto, boksisto kaj luktisto. Li konkursis sur naciaj kaj internaciaj niveloj kaj estis ĉeĥoslovakia ĉampiono kaj li apartenis al ties nacia teamo. Fine de la 1930-aj jaroj, antisemitaj ekscesoj minacis la judojn de Bratislavo. Kune kun la aliaj judaj boksistoj kaj luktistoj, li provis helpi siajn kamaradojn. Li ekkomprenis, ke tiuj sportoj helpas la memdefendon. Li komencis evoluigi simplajn memdefendajn teknikojn. En 1940 li rifuĝis de Slovakio al Palestino, kie li alvenis en 1942. Tie li instruis membrojn de judaj subteraj organizaĵoj (Hagana kaj tiel plu). Post la fondo de Israelo en 1948 li iĝis estro de la korpa edukado kaj proksimbatala trejnado ĉe defendo-trupoj. Komence de la 1990-aj jaroj li fondis la Internacian Krav Magan Federacion.