Imre Henszlmann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de oktobro 1813 en Košice |
Morto | 5-an de decembro 1888 (75-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Padovo |
Parencoj | Jenő Doby |
Okupo | |
Okupo | arthistoriisto • kulturhistoriisto • arkeologo • universitata instruisto • arkitekto • politikisto |
Imre Henszlmann [henslman], laŭ hungarlingve kutima nomordo Henszlmann Imre estis hungara arthistoristo, arkeologo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1873), membro de Societo Kisfaludy (1843).
Imre Henszlmann naskiĝis la 13-an de oktobro 1813 en Hungara reĝlando, en Kassa (nuntempa Košice en Slovakio). Li mortis la 5-an de decembro 1888 en Budapeŝto.
Biografio
Imre Henszlmann frekventis universitatojn en Pest (urbo), Vieno kaj Padovo, poste li eklaboris en Vieno. En 1848 li apogis la hungaran revolucion, tial poste li estis arestita. Baldaŭe li iris al Londono kaj Parizo. Hejmenveninta li ekhavis postenon pri arkeologiaj esploroj. En 1862 kun Arnold Ipolyi kaj Ferenc Kubinyi en Konstantinopolo ili ektrovis la restaĵojn de Korvinoj (kodeksojn de Matiaso la 1-a. Ekde 1867 li laboris en oficejo pri historiaj monumentoj. Ekde 1872 li instruis en universitato en Pest-Budapeŝto. Li redaktis arkeologiajn periodaĵojn.
Verkaro (elekto)
- Párhuzam az ó- és újkori művészeti nézetek és nevelések közt (1841)
- Kassa városának ó-német stylű templomairól (1846)
- Műrégészeti kalauz (Arkeologia gvidlibro), (1866)
- Die Grabungen des Erzbischofs von Kalocsa (1873)
- Magyarország csúcsíves emlékei (1880)