Imre Fazekas | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de decembro 1919 en Ladice |
Morto | 31-an de majo 1998 (78-jaraĝa) en Hurbanovo |
Lingvoj | hungara • slovaka |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio • Slovakio |
Okupo | |
Okupo | aktoro • kontoristo |
Imre Fazekas [fazekaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fazekas Imre estis ĉeĥoslovakia (slovakia) hungara aktoro.
Imre Fazekas[1][2] naskiĝis la 26-an de decembro 1919 en Ladce (Ĉeĥoslovakio), li mortis la 31-an de majo 1998 en Hurbanovo (Slovakio).
Biografio
Imre Fazekas maturiĝis en hungarlingva gimnazio en Bratislavo en 1942, poste li estis oficisto, sed en 1943 li soldatiĝis. Post la 2-a mondmilito li denove estis oficisto en pluraj lokoj, sed libertempe li estis amatora aktoro. Inter 1954–1984 li estis membro de hungarlingva teatrejo en Komárno, poste li pensiuliĝis. Li havis ankaŭ filmajn rolojn. Li ricevis premiojn en 1969 kaj 1980.
Liaj teatraj roloj (elekto)
- William Shakespeare: La gajaj edzinoj de Windsor - Sir John Falstaff
- Friedrich Schiller: Kabale und Liebe - Von Walter
- Arthur Miller: A salemi boszorkányok - Danforth
- Gyula Háy: Isten, császár, paraszt - papo
- Mihály Fazekas–Zsigmond Móricz: Ludas Matyi - Döbrögi
- Ben Jonson: Volpone - titolrolo
Liaj filmaj roloj (elekto)
- Ha nekem puskám lenne (1971) – Farár
- Keby som mal dievca (1977) - Zlabkay
- Zaby a iné ryby (1986) - Hanus
- Rabaka (1989) - Mistr
Fontoj
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.