Imre Földes | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskonomo | Fleischmann Imre | |
Naskiĝo | 15-an de septembro 1881 en Kaposvár | |
Morto | 5-an de majo 1958 (76-jaraĝa) en Budapeŝto | |
Lingvoj | hungara vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Familio | ||
Infanoj | Péter Földes vd | |
Profesio | ||
Okupo | scenaristo • verkisto • dramaturgo • libretisto vd | |
Laborkampo | literaturo • dramo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Imre Földes [foldeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Földes Imre estis hungara verkisto, scenaristo.
Imre Földes , naskiĝis la 15-an de septembro 1881 en Kaposvár, li mortis la 5-an de majo 1958 en Budapeŝto.
Biografio
Imre Földes devenis el juda familio . Post lernado li estis oficisto, sed ekde 1904 li verkadis ankaŭ diversajn teatraĵojn, romanojn. Kelkfoje li ricevis premiojn de la Hungara Scienca Akademio. Baldaŭ liaj noveloj aperis en pluraj gazetoj. Li edziĝis en 1905, poste 3 gefiloj naskiĝis. Li verkis ankaŭ scenarlibrojn, ekde 1913 eĉ filmajn scenarlibrojn.
Elektitaj verkoj
- A király arája (debuto en 1904, prezentita en Nacia Teatro (Budapeŝto))
- Hivatalnok urak (dramo, 1909; kun grandaj sukcesoj)
- Fekete ország (romano, 1912)
- Tüzek az éjszakában (dramo, prezentita en 1928)
- Ifj. Horváth Pál (teatraĵo, 1936, prezentita en Nacia Teatro (Budapeŝto))
Elektitaj scenarlibroj
- Viktória (opereto, prezentita en 1930; lia plej granda sukceso)
- Rablélek (1913, filmo)
- A paradicsom (1915, filmoskeĉo)
- Buttykay Á.: Az ezüstsirály (1920)
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.