Imre Dögei, laŭ hungarlingve kutima nomordo Dögei Imre estis hungara politikisto, ministro.
Imre Dögei naskiĝis la 23-an de junio 1912 en Törökszentmiklós. Li mortis la 16-an de januaro 1964 en Budapeŝto.
Biografio
Imre Dögei frekventis nur bazlernejon, poste li eklaboris. En 1944 li aliĝis al la komunistoj. Post la 2-a mondmilito li ricevis signifajn postenojn. Inter 1947–1963 li estis parlamenta deputito. Dum la Hungara revolucio de 1956 li estis eksterlande, post falo de la revolucio li aliĝis al kabineto de János Kádár kiel ministro. En 1960 li havis konflikton kun la partio, tial li devis retiriĝi. Li ricevis premion Kossuth en 1948, poste ankaŭ aliajn premiojn aŭ medalojn ĝis 1958.
Fontoj
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2013-06-09 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.