Imperia dieto | ||
---|---|---|
asembleo de statoj | ||
Reichstag • popola asembleo | ||
Lando(j) | Sankta Romia Imperio vd | |
La imperia dieto (aŭ "imperia asembleo"), germane Reichstag, latine Dieta Imperii, estis la asembleo de la imperiaj statoj de la Sankta Romia Imperio, konsiderebla kiel antaŭulo de parlamento en modernaj ŝtatoj. La imperia dieto evoluis ekde la 12-a jarcento el senregulaj kortegaj tagoj kaj en 1495 fariĝis fiksita institucio de la imperia konstitucio, kiu kontraŭpezis la centraligitan potencon de la imperiestro.
Ĝis la 16-a jarcento la imperia dieto estis kunvokata jen kaj jen por kunveni en iu episkopa aŭ libera regna urbo. Ekde 1663 ĝi daŭre kunsidadis pere de delegitoj en la urbo Regensburgo - germane Immerwährender Reichstag, "ĉiama imperia dieto".
Vidu ankaŭ
- Imperiaj statoj
- Dieto (asembleo)
- Reichstag
- Reichstag (institucio)
- Imperia dieto en Worms (1495)
- Dieto de Worms (1521)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.