Parto de serio |
Kredo kaj praktikoj |
Unueco de Dio |
Ĉefaj personecoj |
Mohamedo |
Tekstoj kaj leĝoj |
Branĉoj de islamo |
Sunaismo |
Sociopolitikaj aspektoj |
Arto • Arkitekturo |
Vidu ankaŭ |
Vortareto de islamaj nocioj |
Imamaho aŭ Imamah (en araba: إِمامة imāma, imāmat) estas la termino uzata por priskribi la postenon de la imamo en la diversaj branĉoj de Islamo. En la verkoj de la islama jurisprudenco, kaj de Ŝijaismo kaj de Sunaismo, la vorto "imamo" referencas al la estro de islama ŝtato. Sed la sama termino povas esti uzata ankaŭ en aliaj religiaj kuntekstoj (por ekzemplo, kiel estro por la preĝado).
La plej ofta uzo de la termino okazas en la ŝijaisma islamo. Por la Ŝijaismo, la imamaho estas doktrino kiu asertas, ke kelkaj individuoj de la stirpo de la islama profeto Mahomedo devas esti akceptitaj kiel estroj kaj gvidistoj de la ummao (islama komunumo) post la morto de Mahomedo. La doktrino de la Imamaho asertas krome ke la imamoj posedas diecajn konon kaj aŭtoritaton (Ismah), kaj krome ili estas parto de Ahl al-Bajt, la familio de Mahomedo.[1] Tiuj imamoj havas la funkcion havigi komentariojn kaj interpretadon de la Korano.[2]
Notoj
Bibliografio
- Momen, Moojan (1985). An Introduction to Shi'i Islam: The History and Doctrines of Twelve. Yale University Press. ISBN 0-300-03531-4.
- Motahhari, Morteza. Master and Mastership. Islamic Seminary Publications.
- Nasr, Seyyed Hossein (2007). «Ali». Encyclopædia Britannica Online.
- Nasr, Seyyed Hossein (2013). Islamic Spirituality: Foundations. Routledge. ISBN 978-1-134-53895-9.
- Nasr, Seyyed Vali Reza (2006). The Shia Revival: How Conflicts Within Islam Will Shape the Future (1a eldono). New York: Norton. ISBN 0-393-06211-2.