Ilona Tasnádi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de septembro 1890 en Budapeŝto |
Morto | 17-an de decembro 1971 (81-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Patro | Gyula Nagy |
Frat(in)o | András Tasnádi Nagy |
Edz(in)o | Béla Náday |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Ilona Tasnádi [taŝnAdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tasnádi Ilona estis hungara aktoro. Ŝia origina nomo estis Tasnádi Nagy Ilona, ŝi familia nomo malofte estis Tasnády. Ŝia patro estis Gyula Nagy, ŝia frato estis András Tasnádi Nagy, ŝia edzo estis Béla Náday.
Ilona Tasnádi naskiĝis la 26-an de septembro 1890 en Budapeŝto, ŝi mortis la 17-an de decembro 1971 en Budapeŝto.
Biografio
Ilona Tasnádi akiris diplomon en Teatra Akademio en 1912. En la sama jaro ŝi edziniĝis kaj ŝi aliĝis al tupo de Nacia Teatro (Budapeŝto). En 1915 ŝi naskis filinon. Ŝi neniam forlasis la teatron, nur post la pensiuliĝo en 1945. Ŝi ricevis premiojn en 1923 kaj 1938, ŝi estis nomumita eterna membro de la Nacia Teatro en 1932. Ŝi havis ankaŭ kinejajn rolojn.
Elektitaj roloj teatraj
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - Éva (virina ĉefrolo)
- József Katona: Banuso Bánk - Melinda
- William Shakespeare:
- Somermeznokta sonĝo - Titania
- La Venecia Komercisto - Portia
- A makrancos hölgy - Kata
- Friedrich Schiller: Maria Stuart - titolrolo
Elektitaj roloj kinejaj
- Printempo de morto (filmo) (1939)
- Isten rabjai (1942)
- Szerelmes biciklisták (1965)
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.