Ilona Náday | |
---|---|
Ilona Náday en 1900 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Nauratyill Ilona Katalin Etelka |
Naskiĝo | la 4-an de aŭgusto 1874 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | ? |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Ferenc Náday |
Frat(in)o | Béla Náday |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Ilona Náday [nAdai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Náday Ilona estis hungara aktorino. Ŝia nobela antaŭnomo estis újhelyi [Ujheji], ŝia origina nomo (laŭ hungarlingve kutima nomordo) estis Nauratyill Ilona Katalin Etelka, ŝia persona nomo ofte estis Ilonka, ŝia geedziĝa mallonga nomo estis Jeszenszkyné (jesenskinE). Ŝia patro estis Ferenc Náday, ŝia patrino estis Katalin Vidmár, ŝia frato estis Béla Náday.
Ilona Nauratyill naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1874 en Budapeŝto, la morto ne estas konata.
Biografio
Ilona Náday post lernado debutis en Népszínház en 1897. Inter 1899 kaj 1902 ŝi apartenis al Teatro ĉe la Vieno. Laŭ ĵurnaloj dum unu teatra sezono ŝi havis 110 spektaklojn. Post la geedziĝo kaj naskoj (1902, 1905) ŝi faris paŭzon en la roladoj, baldaŭ ŝi kantadis ĉefe en koncertoj. En 1917 ŝi vidviniĝis, en la sama jaro ŝi aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Budapeŝto). En 1919 ŝi denove edziniĝis, sed en la sekva jaro ŝi eksedziniĝis.
Elektitaj teatraj roloj
- József Márkus: Kuktakisasszony (debuto en opereto en 1897) - grafino Liza
- Robert Planquette: Varázsgyűrű (en Nacia Teatro (Pécs))
- Franz von Suppé: Die schöne Galathee (1905, Reĝa Operejo de Budapeŝto)
- Sándor Balázs: Álarcosok (1921 Nacia Teatro (Budapeŝto), unu el la ĉefroloj)
Elektitaj kinaj filmaj roloj
- Rákóczi induló (1933) – kamparanino
- A falu rossza (1937) – amikino
- A piros bugyelláris (1938) – servistino
- Két lány az utcán (1939) – pianistino