Ilona Kolonits | |
---|---|
Ilona Kolonits en 2000 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de marto 1922 en Budapeŝto |
Morto | 2-an de aŭgusto 2002 (80-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Tutrusia Ŝtata Instituto de Kinematografio |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro |
Ilona Kolonits [koloniĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kolonits Ilona estis hungara filma reĝisoro, scenaristo.
Ilona Kolonits[1][2] naskiĝis la 17-an de marto 1922 en Budapeŝto, ŝi mortis la 2-an de aŭgusto 2002 en Budapeŝto.
Biografio
Ilona Kolonits estis simpla laboristo en fabriko. Dum la nazia erao ŝi estis aktiva en la socialdemokrata partio kaj ŝi partoprenis en savoj de judoj. Ŝi akiris reĝisoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1949, poste ŝi akiris sciencan gradon kandidato en 1954 en Tutrusia Ŝtata Universitato de Kinematografio Sergej Gerasimov. Inter 1951–1989 ŝi laboris en la hungara filma produktejo, kie ŝi okupiĝis pri novaĵoj, dokumentaj filmoj. Ŝi ofte filmis eksterlande. Ŝiaj filmoj ĉiam spegulis guston de la komunistoj. Ŝi kaj ŝiaj filmoj ricevis premiojn inter 1963-1980. Ŝi neniam edziniĝis kaj naskis. Postmorte en 2007 ŝi ricevis titolon Justuloj inter la popoloj.
Ŝiaj dokumentaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto)
- Nekik béke kell (1952); ankaŭ scenaristo
- Így történt (1957) - pri Hungara revolucio de 1956
- Vörös jelek a hadak útján (1967); ankaŭ scenaristo
- Eroica (1975) - pri vjetnama milito
- Ovis olimpia (1979) - premiita
- Az Arany Buddha városa (1985); ankaŭ scenaristo
Ŝiaj scenarlibroj (elekto)
- Matyóföldön (1953)
- Sport, ritmus, zene (1975)
- Az atomerőmű (1983)
Ŝiaj filmoj kiel filmomuntisto (elekto)
- Békénk őrei (1951)
- Sajóparti történet (1955); ankaŭ reĝisoro
- Mindent rendbe lehet hozni (1959)