Ilona Benkő | |
---|---|
Ilona Benkő | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de aprilo 1937 (86-jaraĝa) en Cristuru Secuiesc |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Arta Universitato Moholy-Nagy |
Familio | |
Edz(in)o | József Péri |
Okupo | |
Okupo | ceramikisto |
Ilona BENKŐ [benkeo:], laŭ hungarlingve kutima nomordo Benkő Ilona (Péri Józsefné = edzino de József Péri, ofte P Benkő Ilona) estas hungara ceramikistino, membro de la Hungara Arta Akademio (2010). Ŝi estas vidvino de juvelisto József Péri.
Ŝi naskiĝis en Cristuru Secuiesc (Rumanio) la 29-a de aprilo 1937.
Biografio
Ilona Benkő apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Ŝi faris abiturienton en industriarta mezlernejo en Budapeŝto. Ŝi finis siajn studojn en Budapeŝto en la Hungara Industriarta Altlernejo en 1961 kiel studentino de Miklós Borsos. Ŝi ricevis premiojn inter 1968-1983.
El individuaj ekspozicioj
- 1962 Veszprém (urbo)
- 1966 Vieno
- 1976 Kolonjo
- 1979 Bruselo
- 1980, 1986 Budapeŝto
- 1984 Hamburgo
El grupaj ekspozicioj
- 1965-1966, 1972 Arthalo Budapeŝto
- 1967-1968, 1971, 1973, 1975-1981, 1986 Faenza
- 1973 Calgary, Ankaro
- 1984 Zagrebo
Elektitaj skulptaĵoj, ceramikaĵoj, artaĵoj
- Mázas kerámia (1965, Budapeŝto)
- Mázas faliplasztika (1967, Székesfehérvár)
- Mázas faliplasztika (1972, Kazincbarcika)
- Mázas faliplasztika (1975, Budapeŝto)
- Csobogó (1981, Nyíregyháza)
- Serpento
Fonto
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.