Ilmvala biciklovojo (germane: Ilmtal-Radweg aŭ Ilmradweg) estas 123 km longa biciklovojo laŭlonge de Ilm-rivero, kiu sub modesta kaj mezmodesta malfacileco kondukas de Allzunah supre de Ilm-fonto ĝis Ilm-enfluo al Saale je Großheringen fakte ĝis la vitejkomunumo Kaatschen-Weichau. Tie ĝi ne simple finiĝas sed kunfandiĝas kun la belega Saale-biciklovojo.
Voja karaktero
Kondukas la ciklovojo ĉefe sur asfaltitaj eroj malproksime de ĉefaj aŭtaj stratoj. Nur kelkajn kilmetrojn ĝi sekvas landajn ŝoseojn malpli frekventatajn. Ĝi perfektas ankaŭ por familioj kun infanoj kvankam kelklokaj krutaj eroj ne eviteblas. De tempo al tempo eĉ puŝo de la biciklo pli komfortus ol veturo. Tamen la plejmulto de ĝi sub ĉiuj veterkondiĉoj agrable uzeblas.
Etapoj kun vidindaĵoj (kelkfoje nur post kromvojetoj)
- Etapo 1 (longeco: 22 km) de Allzunah (Frauenwald) al Langewiesen tra Stützerbach, Manebach, Ilmenau.
Bonvolu viziti la Urbomuzeon en Ilmenau, la gapminejon Volle Rose apud Langewiesen, apertajn naĝejojn je Stützerbach kaj Ilmenau kaj la malapertan patinejon de Ilmenau.
- Etapo 2 (longeco 22 km) de Langewiesen ĝis Kleinhettstedt tra Annawerk, Gräfinau-Angstedt, Dörnfeld an der Ilm, Cottendorf (alternative: Singen), Griesheim, Oberilm, Stadtilm und Großhettstedt.
Ne forgesu trinki bieron ĉe la muzea Bierfarejo Schmitt, viziti la urbomuzeon kaj la liberaeran naĝejon en Stadtilm kaj la (kulturan) mustardo-muelejon de Kleinhettstedt.
- Etapo 3 (longeco 22 km) de Kleinhettstedt ĝis Bad Berka tra Dienstedt, Barchfeld, Stedten, Kranichfeld, Tannroda kaj München (Bad Berka).
Elseliĝu ĉe la karstgroto de Dienstedt, ĉe Stedten-muelejo (kun gapakvario), ĉe la muzeoj de Kranichfeld (Baumbach-domo, Supra kastelo) kaj memkompreneble en Hohenfelden kun ĝia Turingia liberaera muzeo. Pretiĝas ankaŭ Burgo Tannroda kun la korbfarista muzeo, Puto goeta (Bad Berka), malapertaj naĝejoj en Hohenfelden kaj Bad Berka.
- Etapo 4a (longeco 16 km) disde Bad Berka al Vajmaro tra Hetschburg, Buchfart, Oettern, Mellingen, Taubach, Ehringsdorf kaj Oberweimar.
Interesas la historia doganponto de Buchfart, la Feininger-padaro ekde Mellingen, Germana Abela Muzeo Vajmaro, Ilm-parko en Vajmaro kaj ĉiuj aliaj klasikaj rememorejoj
- Etapo 4b (longeco 18 km) de Vajmaro al Oberroßla tra Tiefurt, Kromsdorf kaj Oßmannstedt.
Tie vokas vizitantojn Kastelo Tiefurt kun parko, Kastelo Kromsdorf, Wieland-bieno (Oßmannstedt), muzeoj en Apolda (Sonorila kaj urba muzeo, Artodomo de Apolda), liberaeraj naĝejoj de Oßmannstedt kaj Apolda.
- Etapo 5 (longeco 24 km) de Oberroßla ĝis Kaatschen-Weichau tra Niederroßla, Mattstedt, Wickerstedt, Eberstedt, Darnstedt, Bad Sulza kaj Großheringen.
Nepre vizitu akvokastelon el la 13-a jarcento je Niederroßla, Weidenrutenpalast kaj la batalkampon de Auerstedt, la malapertan naĝejon kaj la termo/kuracbanparko en Bad Sulza, vinvendejojn rekte ĉe la produktintoj en Sonnendorf aŭ Kaatschen.
Bildaro
- Muzea bierfarejo, Singen
- Disde la Supra kastelo de Kranichfeld ĝis Ilm-valo
- Vido al Buchfart
- Roka burgo de Buchfart
- Malnova ligna ponto de Buchfart
- Feininger-turo je Mellingen
- Kastelo Tiefurt
- Enirejo de la vilaĝo Eberstedt
- Akvokastelo ĉe Niederroßla
- Turingia vinpordego je Bad Sulza
- Bad Sulza, Sonnenburg
- Ligna ponto en Großheringen
Literaturo
- Ilmtal-Radwanderweg, 1:50.000, Verlag grünes herz, 2006, ISBN 978-3-935621-84-7
- Radwanderkarte – Leporello Ilmtal-Radwanderweg. Publicpress-Verlag, 1:50.000, 2007, ISBN 978-3-89920-322-6
- Radwander- und Wanderkarte mit Zick-Zack-Faltung Ilmtal-Radwanderweg, 1:35 000, Verlag Dr. Barthel, 2016, ISBN 978-3-89591-113-2
- Ilmtal-Radweg – Gera-Radweg – Laura-Radweg . Verlag Esterbauer GmbH, A-Rodingersdorf, 2017, ISBN 978-3-85000-712-2