Illés Kaczér | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Stern Ignác | |
Naskiĝo | 12-an de oktobro 1887 en Satu Mare | |
Morto | 20-an de marto 1980 (92-jaraĝa) en Tel-Avivo | |
Lingvoj | hungara vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Profesio | ||
Okupo | ĵurnalisto • verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
KACZÉR Illés [kace'r] estis hungara verkisto, ĵurnalisto Szatmárnémeti la 12-an de oktobro 1887 kaj mortinta en Telavivo la 20-an de marto 1980.
Li verkis 22 librojn inkluzive de rakontoj, romanoj, noveloj kaj teatraĵoj, kelkaj sub la plumnomoj Georg Klee kaj Paul Balatow.
Kariero
Li debutis kiel ĵurnalisto en sia naskiĝurbo, fondis ĵurnalon kun titolo Új Szatmár. En 1919 li elmigris Vienon, poste en Kluĵo li laboris ĝis 1923 en redakcio de ĵurnalo Új Kelet. Ekde 1924 li vivis en Ĉeĥoslovakio. Li estis redaktoro de Magyar Újság en Bratislavo. En 1938 li elmigris en Londonon, poste Israelon.
Verkoj
- Megjött a Messiás (dramo en 3 aktoj, Kolozsvár, 1921);
- Gólem ember akar lenni (dramsimbolo en 1 akto, Kolozsvár, 1922);
- A Vakember tükre (noveloj, Kolozsvár, 1923);
- Sárkányölő további kalandjai (satirika romano, Nagyvárad, 1923);
- Jancsi. Egy kisfiú tüsszentései, szuszogásai és röhögései, valamint a hihetetlennel határos egyéb csínytevései... (skizoj, Brassó, 1922);
- Mácor Jeriho (romano, Tel-Aviv, 1972).
Fonto
- Magyar Életrajzi Lexikon
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.