Ilkley | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
urbeto • civila paroĥo | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | LS29 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 14 809 (2011) [+] | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 53° 56′ N, 1° 49′ U (mapo)53.925-1.822Koordinatoj: 53° 56′ N, 1° 49′ U (mapo) [+] | ||||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Ilkley [+] | |||||
Ilkley estas banurbo en Okcidenta Jorkŝiro (angle West Yorkshire, regiono en norda Anglio). Ĝi troviĝas 12 mejlojn (19 kilometrojn) norde de la urbego, Bradford. La urbo havas loĝantaron de 13,828 (laŭ la popolnombrado de 2001[1]).
Pro la banurba heredaĵo de Ilkley kaj la proksima belega kamparo, turismo ludas tre gravan rolon por la urbo. La centro de Ilkley karakteriziĝas per la arkitekturo de la epoko de la reĝino Viktoria, larĝaj stratoj kaj multaj floroj. Ilkley estas ankaŭ tre konata en Anglio pro la Ilkley Moor (erikejo-monteto), kiu estas la temo de la popola kanto "On Ilka Moor Baht 'at" (Sur la erikejo-monteto de Ilkley sen ĉapelo). La vortoj de la kanto estas en la loka dialekto.
Eksteraj Ligiloj
Referencoj
- ↑ Ĉefaj Ciferoj de la 2001-Popolnombrado: Ĉefa Statistiko. 2001 Popolnombrado. Oficejo de Nacia Statistiko (Office for National Statistics) (aprilo 2001). Alirita 9-a de junio 2009.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.