Ilja Kutepov | |
---|---|
en 2017 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de julio 1993 (30-jaraĝa) en Stavropol |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusio |
Okupo | |
Okupo | futbalisto |
Ilja Kutepov aŭ plennome Ilja Olegoviĉ Kutepov - cirile Илья Олегович Кутепов, angle latinliterigata Ilya Olegovich Kutepov - estas rusia futbalisto. Li naskiĝis la 29-an de julio 1993 en Stavropol, do nun estas 30-jara.
Ekde la jaro 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Spartak Moskvo. Krome Ilja Kutepov ekde la jaro 2016 estas membro de la rusia nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio. Matĉe li en la nacia teamo de 2018 rekoneblas per la numero "3".
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Ilja Kutepov – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.