Ilja Glazunov | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de junio 1930 en Sankt-Peterburgo |
Morto | 9-an de julio 2017 (87-jaraĝa) en Moskvo |
Mortokialo | kora malsufiĉo |
Tombo | Novodeviĉje tombejo |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Sovetunio • Rusio |
Alma mater | Repin Institute of Arts |
Familio | |
Edz(in)o | Nina Vinogradova-Benois |
Infano | Ivan Glazunov |
Okupo | |
Okupo | pentristo • filozofo • pedagogo |
TTT | |
Retejo | http://www.glazunov.ru |
Ilja Sergejeviĉ Glazunov, ruse Илья Сергеевич Глазунов (naskiĝis la 10-an de junio 1930 en Leningrado, Sovetunio mortis la 9-an de julio 2017 en Moskvo) estas sovetia kaj rusia pentristo. Li fondis kaj gvidis la Rusian Akademion de pentrarto, skulpturo kaj arkitekturo.
Biografio
Ilja Glazunov naskiĝis la 10-an de junio 1930 en Leningrado. Lia patro estis Sergej Glazunov, patrino - Olga Glazunova.
Glazunov estis en Leningrado dum la sieĝo; tiatempe pereis liaj gepatroj kaj aliaj parencoj. Estante 12-jara, li estis forveturigita de tie per la Vojo de Vivo kaj vivis apud Velikij Novgorod, post malblokado revenis al Leningrado. Li studis en Meza pentrarta lernejo de Leningrado, en Leningrada instituto de Repin.
En 1956 li geedziĝis kun Nina Vinogradova-Benua. En komenco de februaro 1957 en la Centra domo de artistoj en Moskvo pasis lia unua ekspozicio de verkoj, ege sukcesinta.
En 1977 lia ekspozicio estis malfermita kiel konflikta al sovetia ideologio.
En 1981 li organizis en Moskvo muzeon de arto.
En 1987 li fondis en Moskvo la Rusian Akademion de pentrarto, skulpturo kaj arkitekturo kaj fariĝis ĝia rektoro (kaj restas ĝis nun). La Akademio situas en la konstruaĵo de estinta Altlernejo de belartoj.
En 1997 li gajnis la Ŝtatan premion de Rusia Federacio pro restaŭrado de Moskva Kremlo.
La 11-an de julio 2017 li estis enteregita en la moskva Novodeviĉje tombejo.
Socia agado
Ilja Glazunov estis monarkiisto, kontraŭis demokration kaj egalecon de sociaj rajtoj. En 2009 dum la intervjuo li asertis, ke Rusio bezonas imperiestran duktaturon kaj devas subteni kvanton de etnaj rusoj[1]. Li ankaŭ nomis sin rusa naciisto kaj fieris pro tio, ke li estis ruso[2].
La 9-an de februaro 2012 li estis oficiale registrita kiel konfidatestanto (ruse доверенное лицо) de la kanditato por Prezidanteco de Rusio Vladimir Putin[3].
Parencoj
- Patro: Sergej Fedoroviĉ Glazunov †;
- Patrino: Olga Konstantinovna Glazunova †;
- Edzino: Nina Aleksandrovna Vinogradova-Benua (1933 - 1986) †; sinmortigis;
- Filo: Ivan Iljiĉ Glazunov, pentristo
- Filino: Vera Iljiniĉna Glazunova, pentristino
Bildgalerio
En centro de Moskvo ekde 2004 funkcias persona bildgalerio de Ilja Glazunov. Ĝi enhavas pli ol 700 liajn verkojn.
Referencoj
- ↑ Илья Глазунов, художник: «Лакеи не могут править страной» (ruse)
- ↑ Илья Глазунов: «Власть должна быть сильной, иначе это не власть!» (ruse)
- ↑ Decido de la Centra balotkomisiono de Rusio pri registrado de konfidatestantoj de Vladimir Putin Arkivigite je 2017-07-05 per la retarkivo Wayback Machine (ruse)
Eksteraj ligiloj
- Oficiala paĝaro (ruse, angle)