Ilhéus | ||
municipo | ||
la katedralo sankta Sebastiano | ||
|
||
Oficiala nomo: Ilhéus | ||
Lando | Brazilo | |
---|---|---|
Subŝtato | Bahio | |
Mezoregiono | Sudo de Bahio | |
Mikroregiono | Ilhéus-Itabuna | |
Situo | urba centro | |
- koordinatoj | 14° 47′ 20″ S 39° 02′ 56″ U / 14.78889 °S, 39.04889 °U (mapo) | |
Areo | 1 760,004 km² (176 000,4 ha) | |
Loĝantaro | 184 236 (2010) | |
Denseco | 104,68 loĝ./km² | |
Horzono | UTC-3 | |
Poŝtkodo | 45650 | |
Situo ene de Bahio
| ||
Situo ene de Brazilo
| ||
Vikimedia Komunejo: Ilhéus | ||
Retpaĝo: http://www.ilheus.ba.gov.br | ||
Portalo pri Brazilo | ||
Ilhéus estas municipo en la brazila subŝtato Bahio, kiu havis 184.236 loĝantojn en 2010 [1].
Esperanto en Ilhéus
"Grupo Esperantista de Ilhéus" (GEI) fondiĝis en la 3-a de aprilo 1954. La unua estraro estis:
Prezidanto kaj fondinto Eléus Leonardo de Sá, vicprezidanto Waldomiro Oliveira Cruz, 1-a sekretario Aloysio Rebouças, 2-a sekretario Antônio Magno Rosa, kasisto Anésio Ribeiro da Silva, bibliotekisto, Waldelice Cruz Oliveira, direktoro de informado kaj revuo José D. Coelho.
La loko de la fondiĝo estis la sidejo de la Sindikato de la Publikaj Funkciuloj de Ilhéus, kie ĝi funkciis ĝis 1964, kiam, okaze de la militista puĉo de la 1-a de aprilo de tiu jaro, la militistoj invadis la sidejon de tiu organizo kaj ne distingis GEI de la Sindikato, kiun la militistoj konsideris komunistan ĉelon kaj bruligis la tutan provizon de la grupo.
En 1979 okaze de la dudek kvina fonddatreveno de la grupo li okazigis la 1-an Esperantistan Semajnon de Ilhéus.
Krom tio, en 1981 li sukcesis la aprobon de strato Esperanto kaj en 1987 la starigon de busto de D-ro Zamenhof ĉe la ĝardenoj de la Municipa Sekretariejo de Edukado de Ilhéus.