Ildikó Tornyi | |
---|---|
Ildikó Tornyi | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de julio 1983 (40-jaraĝa) en Berettyóújfalu |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Ildikó Tornyi [tornji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tornyi Ildikó estas hungara aktoro, voĉoaktoro.
Ildikó Tornyi[1][2] naskiĝis la 23-an de julio 1983 en Berettyóújfalu.
Biografio
Ildikó Tornyi estis edukita en vilaĝo Szentpéterszeg. Ŝi maturiĝis en gimnazio en Debrecen, poste ŝi akiris aktoran diplomon en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto) en 2005. Ŝia ĉefinstruisto estis László Marton (reĝisoro). Ŝi komencis sian aktoran karieron en Gaja Teatro. Ekde 2017 ŝi ne ligiĝas al teatro, ŝi havas rolojn plurloke. Ŝi ricevis premiojn inter 2006-2014. Ŝi edziniĝis kaj naskis dufoje.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
- William Shakespeare:
- Othello - Desdemona
- La Venecia Komercisto - Jessica
- La komedio de eraroj - Luciana
- Fino Bona, Ĉio Bona - Helena
- Molière: La Nobela Burĝo - Luci
- Anton Ĉeĥov: Ĉeriza ĝardeno - Varja
- Ferenc Molnár: Játék a kastélyban - Annie
- Endre Fejes: Bonan vesperon somero, bonan vesperon amo (teatra versio) - Katalin Juhász
- Gábor Presser: A padlás - Süni
- Jenő Heltai: A Tündérlaki lányok - Sári
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)
- Állomás (televizia serio, 2008-2011) – Hédi
- Drága örökösök (televizia serio, 2019-2020) – Panna Környey
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Emily Blunt, Kate Mara, Freida Pinto[3]
Fontoj
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.