Ildikó Tordasi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Schwarczenberger Ildikó |
Naskiĝo | 9-an de septembro 1951 en Budapeŝto |
Morto | 13-an de julio 2015 (63-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | skermanto • sporta trejnisto |
Ildikó Tordasi [tordaŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tordasi Ildikó estis hungara skermisto (rapiristo), trifoja olimpiano, olimpika kaj monda ĉampiono, trejnisto. Ŝia origina familia nomo estis Schwarczenberger [ŝvarcenberger], ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Kovács Róbertné.
Ildikó Schwarczenberger[1][2] naskiĝis la 9-an de septembro 1951 en Budapeŝto, ŝi mortis la 13-an de julio 2015 en Budapeŝto.
Biografio
Ildikó Tordasi skermis en sportklubo inter 1964-1982. Ŝi estis hungara ĉampiono sesfoje inter 1971-1979 plej ofte individue. Ŝi estis olimpiano en Somera Olimpiko 1972, Somera Olimpiko 1976 kaj Somera Olimpiko 1980 kun po unu ora kaj arĝenta medaloj, ankaŭ 2 bronzaj medaloj. En mondĉampionumo en 1973 ŝi estis la unua. Depost fino de la aktiva skermado ŝi estis trejnisto. Ŝi akiris diplomon en 1985. Ŝi ricevis sportajn premiojn en la 1970-aj jaroj.