Ildikó Pécsi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de majo 1940 en Polgár |
Morto | 5-an de decembro 2020 (80-jaraĝa) en Gödöllő |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Edz(in)o | Lajos Szűcs |
Infano | 1 |
Okupo | |
Okupo | politikisto • aktoro • teatra reĝisoro |
Ildikó PÉCSI [pEĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pécsi Ildikó estis hungara aktorino, voĉoaktoro, reĝisoro, parlamentano. Ŝia edzo estis Lajos Szűcs (defendisto).
Ildikó Pécsi naskiĝis la 21-an de majo 1940 en Polgár, ŝi mortis la 5-an de decembro 2020.
Biografio
Ildikó Pécsi frekventis Teatran Altlernejon inter 1958-1962 en Budapeŝto, poste ŝi komencis sian aktoran karieron en Nacia Teatro (Pécs). Baldaŭe ŝi aliĝis al diversaj teatroj, ekzemple al Teatro Radnóti, Teatro József Attila. Baldaŭe ŝi edziniĝis, poste naskis filon. Ŝi ofte aranĝas spektaklojn pri hungaraj poetoj, ekzemple Sándor Petőfi, Endre Ady, Attila József, Miklós Radnóti kaj ŝi estis ankaŭ parlamentano. Ŝi ricevis premion Kossuth en 2007, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn. Ŝi verkis 4 librojn kaj ankaŭ reĝisoradis.
Ŝiaj roloj (elekto)
- 43 kinejaj filmoj inter 1959-2008, ekzemple Az aranyember (La orohomo), 1962; Egri csillagok (Steloj de Eger), 1968
- 36 televiziaj filmoj (ankaŭ serioj) inter 1964-2004, ekzemple Barátok közt (Inter geamikoj), 2004
- diversaj teatraj roloj, ekzemple William Shakespeare: Romeo kaj Julieta - S-ino Capulet; Othello - Bianca; Rikardo la 3-a - Lady Anna; Rostand: Cyrano de Bergerac - Roxan; Ferenc Molnár: Liliom (Lilio) - Mari
En Esperanto
En 1983 dum la 68-a UK en Budapeŝto estis surscenigita Leteroj prezentita de Ildikó Pécsi.