Ildikó Hűvösvölgyi
Persona informo
Naskiĝo 9-an de junio 1953 (1953-06-09) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Edz(in)o András Kisfaludy
Infano Zsófia Kisfaludy
Okupo
Okupo aktoro

Ildikó Hűvösvölgyi [huvoŝvoldji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hűvösvölgyi Ildikó estas elstara hungara aktoro. Ŝia edzo estis András Kisfaludy, ŝia parenco estis Péter Hűvösvölgyi.

Ildikó Hűvösvölgyi naskiĝis la 9-an de junio 1953 en Budapeŝto.

Biografio

Ildikó Hűvösvölgyi maturiĝis en konservatorio en sia naskiĝurbo en 1971, poste ŝi akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1975. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis István Horvai kaj Dezső Kapás. Ŝi komence aktoradis en Teatro Petőfi (Veszprém) unu jaron, poste en Teatro Madách, kie ankaŭ nun estas membro. Ŝi estas ankaŭ eterna membro de Teatro Petőfi (Sopron). Ŝi ricevis en 2015 premion Kossuth, pli frue ankaŭ aliajn premiojn en 1983 kaj 2012. Ŝi naskis 2 filinojn.

Roloj (elekto)

  • diversaj kinejaj filmoj inter 1971 kaj 1984
  • diversaj televiziaj filmoj inter 1974 kaj 2005
  • muzikaj teatraĵoj, ekzemple Molière: L' Avarulo - Marianne; Neil Simon: The Odd Couple - Mickey; Irma la Douce - titolrolo

Fontoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.