Ildikó Bende | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de marto 1943 (81-jaraĝa) en Kecskemét |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Ildikó Bende, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bende Ildikó estas hungara aktoro, pupteatristo.
Ildikó Bende[1][2] naskiĝis la 14-an de marto 1943 en Kecskemét.
Biografio
Ildikó Bende akiris pedagogian diplomon en altlernejo en 1963. Ŝi instruis lernojaron en Somogyjád, poste ŝi aliĝis al Teatro Csiky Gergely (Kaposvár). Komence ŝi estis sufloro, poste dancisto, fine aktoro. Inter 1966–1974 ŝi estis membro de Teatro de Kecskemét, poste de Teatro Kisfaludy (Győr). Ŝi fondis pupteatrejon en kulturdomo de Győr. Ŝi ricevis premiojn inter 2006-2019, krome ŝi ricevis la titolon eterna membro de Teatro Kisfaludy.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
- William Shakespeare: La ventego - Ariel (debuta rolo)
- Nikolaj Gogol: La Revizoro - seruristino
- Ferenc Lehár:
- A mosoly országa - baronino Hardegg
- Luxemburg grófja - Fleury
- Edmond Rostand: Cyrano de Bergerac - Mater Margherite
- Henrik Ibsen: Nora - vartistino
- Ferenc Molnár: Az üvegcipő - patrino de Adél
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)
- Rózsa Sándor (1971)
- Senkiföldje (1993) - Juszti
- Budakeszi srácok (2006)
- Jóban Rosszban (televizia serio, 2017) - Zólyomi Róza
Fontoj
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.