Le Livre de Marco Polo
skribita verko
Aŭtoroj
AŭtoroRustichello da Pisa, Marko Polo
Lingvoj
Lingvomalnovfranca lingvo
Eldonado
Eldondato1298
Ĝenrovojaĝlibro vojaĝa literaturo robinsonado
Loko de rakontoTurkio Armenio Kartvelio Mezoriento Afganio Kaŝmiro Tibeto Turkestano Ĉinio Mongolio Pekino Junano Gobio Japanio
"La Libro de la mirindaĵoj" temas pri la vojaĝoj de Marko Polo en Azio.
Delle meravigliose cose del mondo, 1496

La Libro de la mirindaĵoj, aŭ La priskribo de la mondo estas verko de anonimulo, eble Rustichello da Pisa, al kiu Marko Polo rakontas siajn vojaĝojn. La libro verkiĝis en la provenca lingvo, kiun Polo ne regis, kaj estis titolita Le divisament dou monde (la priskribo de la mondo), kvankam ĝi populariĝis sub la nomo Il Milione (la titolo devenas aŭ de miliono, tiam konsiderata grandega nombro, aŭ de la kromnomo de la familio Polo, Emilione).

La verko estas dividita en kvar "libroj". La unua libro priskribas la landojn de Meza Oriento kaj Centra Azio, kiujn Polo vidis en sia vojaĝo al Ĉinio. La dua libro priskribas Ĉinion kaj la kortegon de Kublaj-Ĥano. La tria libro priskribas kelkajn regionojn ĉe la azia marbordo: Japanio, Hindio ktp. kaj parton de Afriko. Fine, la kvara libro priskribas kelkajn militojn de mongoloj kaj la regionojn de ekstrema nordo, kiel Rusion

Oni diras ke la verkon redaktis kunulo de Polo en malliberejo. La libro tradukiĝis postnelonge en multajn eŭropajn lingvojn kaj en Esperanton tradukis Daniel Moirand kaj publikigis UEA, 2001 (Serio Oriento-Okcidento, n-ro 34, 445 paĝoj).

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.