Iĥtiologio[1] (el la antikva greka: ἰχθύς, iĥzus, "fiŝo"; kaj λόγος, logos, "studo", foje ankaŭ literumata iktologio) aŭ fiŝoscienco estas la branĉo de zoologio dediĉita al studo de fiŝo. Tio inkludas skeletajn fiŝojn (Osteichthyes), kartilagajn fiŝojn (Chondrichthyes), kaj senmakzelajn fiŝojn (Agnatha). Dum majoritato de specioj jam estis probable malkovritaj kaj priskribitaj, ĉirkaŭ 250 novaj specioj estas oficiale priskribataj al la scienco ĉiujare.
Laŭ FishBase, 31,500 specioj de fiŝoj estis priskribataj ĝis januaro de 2010.[2] Estas pli da fiŝospecioj ol la kombinata totalo de ĉiuj aliaj vertebruloj: mamuloj, amfibioj, reptilioj kaj birdoj.
Notoj
- ↑ Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, eldono de 1970, paĝo 414, maldekstra kolumno
- ↑ FishBase: April 2009 Update. Konsultita la 10-an de aprilo 2010.
Referencoj
- Carl E. Bond, Biology of Fishes (Saunders, 1996) ISBN 0-03-070342-5
- Joseph S. Nelson, Fishes of the World (Wiley, 2006) ISBN 0-471-25031-7
- Michael Barton, Bond's Biology of Fishes. Third Edition (Julet, 2007) ISBN 0-12-079875-1
Eksteraj ligiloj
- Brian Coad, Dictionary of Ichthyology
- iĥtiologia retejo Arkivigite je 2006-07-13 per la retarkivo Wayback Machine
- Listo de iĥtiologoj Arkivigite je 2012-02-26 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.