Ikarus
negoco entrepreno aŭtomobilo-faranta firmao vd
Dum 8-a de februaro 1949 - 2003
Sidejo Budapeŝto
Lando Hungario
Agokampo buso trolebuso
filiaj kompanioj Ikarus Egyedi Autóbuszgyár vd
Posedataj kompanioj Ikarus vd

La Ikarus Járműgyártó Rt. estis grava aŭtobusprodukta firmao en Hungario, kiu apartenis dum jardekoj al la plej gravaj busproduktaj firmaoj de la mondo. La varomarko Ikarus estis konata ne nur en la iamaj socialismaj landoj.

La antaŭulon de la firmao fondis en 1895 la forĝista majstro UHRI Imre. La Aŭtokaroseria kaj Veturilprodukta Fabriko de la Uhri-gefratoj (Uhri Testvérek Autókarosszéria- és Járműgyára) atingis gravajn rezultojn je fino de la 1930-aj jaroj en la evoluigo de la metala aŭto- kaj autobus-karoserio. La nomon de la fabriko donis alia antaŭulo, la Ikarus Gép- és Fémáru Rt. fondita en 1916 de Erney Móric kaj Vecsei Jenő. En 1949, la ŝtato kunfandis la du firmaojn al Ikarus Karosszéria- és Járműgyár.

Grava produkto de la fabriko estis la postmotora, longvoja aŭtobuso Ikarus 55 produktita 1955–72 kaj ties urba varianto la Ikarus 66. Laŭ rezolucio de KGST en 1964 , Hungario specialiĝis pri la aŭtobusa produktado. Post tio la Ikarus bele evoluis kaj la aŭtobusoj alvenis en 58 landoj. Fine de la 1970-aj jaroj, ĝi estis gvidanta aŭtobusprodukta fabriko en Eŭropo. Komence de la 1980-aj jaroj, ĝi produktis 14.000 aŭtobusojn jare kaj apartenis al la 5 plej grandaj aŭtobusfabrikoj de la mondo. Oni produktis en 1984 la 200.000-an aŭtobuson.

En 1989, oni fondis apartan firmaon Ikarus Egyedi Autóbusz Gyár Kft.. Ĝi daŭre produktas ekde tiam.

La produktan firmao estis posedaĵo de rusoj, hungaroj (1995-1999) kaj usona Irisbus, kiu fondis Ikarusbus Rt.. La nova posedanto ĉesigis la produktadon en Budapeŝto (2000) poste en 2004 eĉ en Székesfehérvár. La 1-an de februaro 2006 ĝin aĉetis denove la hungaro Gábor Széles [gabor sEles], pli precize lia firmao Műszertechnika aĉetis 100 % de la akcioj de Irisbus.

Oni fondis en 1989 En la Usono produkta firmao IKARUS USA Inc, kiu transformiĝis en 1992 al American IKARUS Inc. En 1993 oni fondis NABI (North American Bus Industries), kies 25% estas posedaĵo de American IKARUS. Ĝis 1997, la usona 416-a kaj 436-a American IKARUS vendiĝis.

Gravaj bustipoj

Ikarus 30

Ikarus-60-a kaj -600-a familioj

Ikarus-200-a kaj Classic-familioj

Tipoj
Ikarus 200
Ikarus 211laborist-livera midiabuso
Ikarus 212luksa longvoja midiabuso
Ikarus 214laborist-livera midiabuso
Ikarus 216midibuso por Kuvajto
Ikarus 220antaŭurba/urba aŭtobuso
Ikarus 221midibuso
Ikarus 222urba midibuso (9,5 m)
Ikarus 230longvoja midibuso
Ikarus 238longvoja aŭtobuso por Usono
Ikarus 240malaltplanka urba aŭtobuso (10 m)
Ikarus 242malaltplanka urba aŭtobuso (11 m)
Ikarus 244postmotora antaŭurba aŭtobuso
Ikarus 246postmotora urba aŭtobuso
Ikarus 250longvoja aŭtobuso (12 m)
Ikarus 252longvoja aŭtobuso (11 m)
Ikarus 254altplanka luksa turisma aŭtobuso
Ikarus 255longvoja aŭtobuso
Ikarus 256longvoja aŭtobuso (11 méter)
Ikarus 257dekstra-stira turisma aŭtobuso
Ikarus 258longvoja aŭtobuso
Ikarus 259pluraj longvojaj aŭtobustipoj
Ikarus 260urba/antaŭurba aŭtobuso
Ikarus 261dekstra-stira varianto de la 260-a
Ikarus 263urba aŭtobuso (12 m)
Ikarus 266urba/antaŭurba unuĉela aŭtobuso
Ikarus 268postmotora antaŭurba aŭtobuso (pli frue Ikarus 244)
Ikarus 270luksa longvoja sekura aŭtobuso
Ikarus 271antaŭurba aŭtobuso por arabaj landoj
Ikarus 272urba aŭtobuso, prototipo sur MAN-ĉasio
Ikarus 280urba/antaŭurba balgobuso (16,5m)
Ikarus 281dekstra-stira varianto de 280
Ikarus 28218-metra urba balgobuso
Ikarus 28318-metra urba balgobuso
Ikarus 284ŝovbalga urba aŭtobuso
Ikarus 285dekstra-stira varianto de 283 (por Malajzio)
Ikarus 286balgobuso por Usono
Ikarus 287araba varianto de 283 (la tipnumeron oni ŝanĝis pro religiaj kaŭzoj)
Ikarus 2903-aksa aerodroma aŭtobuso
Ikarus 293duobla-balga urba aŭtobuso

Ikarus-300-a familio

tipoj
Ikarus 315longvoja midibuso (antaŭulo de E15)
Ikarus 325longvoja midibuso
Ikarus 350longvoja aŭtobuso
Ikarus 365longvoja autobuso
Ikarus 386turisma buso

Ikarus-400-a familio

tipoj
Ikarus 405urba midibuso
Ikarus 411urba malaltplanka buso (11m)
Ikarus 412urba malaltplanka buso (12m)
Ikarus 415urba/antaŭurba buso
Ikarus 416urba buso por Usono
Ikarus 417urba malaltplanka balgobuso
Ikarus 435urba/antaŭurba ŝovbalga buso
Ikarus 436urba balgobuso por Usono
Ikarus 438antaŭurba balgobuso
Ikarus 480dekstrastria antaŭurba buso
Ikarus 481dekstrastria malaltplanka urba buso
Ikarus 489dekstrastria malaltplanka urba buso

La autobusoj de Ikarus Egyedi Autóbusz Gyár

tipoj
Ikarus E13midia turisma buso (produktata eĉ nun)
Ikarus E14midia turisma buso
Ikarus E15midia turisma buso (produktata eĉ nun kun nomo F15)
Ikarus E91malaltplanka urba midibuso (produktata )
Ikarus E92urba midibuso
Ikarus E94antaŭurba/urba aŭtobuso (produktata)
Ikarus E94Gantaŭurba/urba balgobuso
Ikarus E95longvoja aŭtobuso (produktata)
Ikarus 396turisma buso
Ikarus E97duonetaĝa superluksa longvoja buso
Ikarus E98turisma buso
Ikarus E99etaĝa luksa longvoja buso

Literaturo

  • Jenei Károly, Szekeres József: Az Ikarus Karosszéria- és Járműgyár története: 1895-1980

Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ



This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.