Ijaro estas monato de la hebrea kalendaro. Ĝi ĝenerale komenciĝas meze-fine de aprilo.

La 4-a de Ijaro estas la israela memortago por soldatoj mortintoj dum la militoj (Jom Hazikaron), kaj la 5-a estas la israela tago de sendependenco (Jom Haacmaut) en 1948 (5708 laŭ la hebrea kalendaro).

La 18-a estas Lag-Baomer, festeto memore al la tago kiam plago de la studentoj de Rabeno Akiva ĉesis. Dum Lag-Baomer oni kutime faras grandajn festfajrojn.

La 28-a estas la datreveno de la reunuigo de Jerusalemo dum la sestaga milito en 1967 (5727 laŭ la hebrea kalendaro), hebree Jom Jeruŝalajim.

Vidu ankaŭ


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.