Iisalmi

Blazono de Iisalmi

Iisalmi sur la mapo de Finnlando

Blazono Situo
urbeto komunumo urbo dua-nivela administra teritoria unuo
www.iisalmi.fi
Gubernio Orienta Finnlando
Provinco Norda Savonio
Fondita 1891
Areo 872,65 km²
Loĝantaro 21 639 (2017)
Finnlingvaj 99,3%
Svedlingvaj 0%

Iisalmi (Idensalmi en la sveda) estas urbo en orienta Finnlando, provinco de Norda Savonio. En Esperanto estis uzata ankaŭ formo Idensalmo.

Fondita en 1891, laŭ la stato de 2017 en la komunumo vivis 21 639 loĝantoj sur areo de 762,99 kvadrataj kilometroj, el kiuj 109,27 km² estas akvo, kio rezultigas loĝdenson de 28 loĝantoj/km². En Iisalmi aperas gazeto Iisalmen Sanomat.

La urbo gastigis la ĉiujaran SAT-kongreson en 1982. En 1975-78 en la Civitana Instituto gastis la redaktejoj de Literatura Foiro kaj Kontakto.

La kampara komunumo de Iisalmi estis ligita al la urbo en la jaro 1970.

Eksteraj ligiloj

junulara centro
loka lernejo
la urba malsanulejo


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.