Igor Mitoraj | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de marto 1944 en Oederan, Nazia Germanio |
Morto | 6-an de oktobro 2014 (70-jaraĝa) en 10-a arondismento de Parizo |
Lingvoj | franca |
Loĝloko | Parizo |
Ŝtataneco | Pollando • Francio |
Alma mater | Jan Matejko Academy of Fine Arts in Krakow |
Okupo | |
Okupo | skulptisto • dizajnisto de juveloj |
Verkoj | Le Grand Toscano Colosse Ikaria |
Igor MITORAJ (naskiĝis la 26-an de marto 1944 en Oederan, Germanio) estas pola skulptisto, de 1968 kreanta ekster la limoj de Pollando (Francio, Italio).
Vivo
Li naskiĝis en Ercmontaro kiel filo de deportita pola deviga laboristino kaj franca militkaptito, oficiro de Fremdula Legio. Post fino de la dua mondmilito patrino kun la filo revenis al Pollando, al siaj gepatroj. Infanaĝon kaj junecon Mitoraj pasigis en Grojec (proksime al Oświęcim). Post fino de Plastik-arta Liceo en Bielsko-Biała eniris en 1963 Akademion de Belartoj en Krakovo, kie studis pentroarton sub gvido de Tadeusz Kantor. En 1968, post la studoj tuj foriris al Parizo plustudi en École Nationale Supérieure des Beaŭ Arts. Tie komencis de pentrado kaj grafikaĵoj. Li prezentis sian ekspozicion en La Hune en Latina Kvartalo, ligitan kun librovendejo kun la sama nomo (1976).
Unu jaron pli poste Igor Mitoraj okupiĝis pri skulptarto. Baldaŭ li ricevis proponon prepari ekspozicion por galerio ArtCurial en Parizo, gvidatan de kuzo de tiutempa prezidento de Francio François Mitterrand. Por prepari ekspoziciaĵojn al la ekspozicio li foriris por unu jaro al centro de artismaj fandejoj laborantaj kun bronzo kaj al ŝtontajlistoj laborantaj kun marmoro en Pietrasanta, en Italio. Tie estiĝis unuaj bronzaĵoj de Mitoraj kaj unuaj monumentaj skulptaĵoj de blanka marmoro de proksima Kararo.
Malkovro de skulptarto
De 1977 skulptaĵoj kaj desegnoj de Igor Mitoraj estis prezentitaj en 120 individuaj ekspozicioj en la tuta mondo. Liaj skulptaĵoj, ofte gigantaj, troviĝas en reprezentaj punktoj de pluraj urboj - i.a. en Parizo sur La Défense kaj en Romo, Milano, Lozano, Londono, Krakovo, Scheveningen apud Hago, en Usono kaj Japanio.
Subĉielaj skulptaĵoj
- Santa Cruz de Tenerife - Per Adriane
- Pariza kvartalo La Défense (eniro al la universitato) – Ikaria, Granda toskano, Tyndareos
- Olimpia Parko en Laŭzano – Corazza
- Piazza Monte Grappa en Romo – Diino de Romo
- Abuta sur Hokajdo – Tsuki-no-hikari (Lunlumo); la replikoj troviĝas ankaŭ en Londono (antaŭ Brita Muzeo), en Scheveningen (sur dunoj, apud muzeo Beelden aan Zeee) kaj en Poznań
- Milano – Fontanoj de Centaŭro
- Baziliko al Santa Maria degli Angeli e dei Martiri en Romo – pordego al la templo
Lin inspiras historio de Antikva Grekio, helena mitologio kaj verkaĵoj de Mikelanĝelo kaj Antonio Canova.
Eksteraj ligiloj
- Prezentado de skulptaĵoj de la artisto Arto-Galerio de Katarzyna Napiórkowska Arkivigite je 2013-12-27 per la retarkivo Wayback Machine