Ignatz Lichtenstein
Persona informo
Ignatz Lichtenstein
Naskiĝo 9-an de aprilo 1825 (1825-04-09)
en Senica
Morto 16-an de oktobro 1908 (1908-10-16) (83-jaraĝa)
en Budapeŝto
Religio Mesianisma Judismo vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo rabeno verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj

Ignatz Lichtenstein [1] (n. en 9-a de aprilo 1825 - m. la 16-an de oktobro 1908[2]) estis ortodoksa rabeno el Hungario kiu verkis "broŝurojn kiuj pledas por la kristaniĝo ankoraŭ estante rabeno". Kvankam dum sia tuta vivo li malakceptis esti baptata en la kristana kredo, li rezignis sian rabenan postenon en 1892. Biografio pri li aperis en la metodisma revuo por misiistoj "La Evangelio en Ĉiuj Landoj" en 1894. La juda historiisto Gotthard Deutsch, redaktoro de la Juda Enciklopedio, en eseo publikigita la 3-an de februaro 1916, mencias lin refutante la aserton de la Granda Rabeno de Londono ke neniu rabeno kristaniĝis.

En la nuntempo la mesiismaj judoj mencias lin kiel ekzemplo de la 19-a jarcento kiel "juda kredanto je Jesuo". Lichtenstein rakontante pri lia unua kontakto kun la evangelio, diris: "Mi serĉis dornojn kaj mi rikoltis rozojn".

Eksteraj ligiloj

Notoj kaj referencoj

  1. Ankaŭ nomata Isaac Lichtenstein, pro miso je lia unua nomo, I. Lichtenstein.
  2. MAZSIHISZ Szertartási Osztály, Lichtenstein Ignácz halotti anyakönyvi bejegyzés /registro de mortoj/ (1908. évi könyv, 269. oldal, 1840-es folyószám).
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.