Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ignalina (stacidomo). |
Ignalina | |||
---|---|---|---|
| |||
urbo | |||
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Litovio | ||
Distrikto | distrikto Utena (formale ĝis 2010) | ||
Komunumo | komunumo Ignalina | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 4 998 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 724 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 55° 20′ N, 26° 9′ O (mapo)55.3426.156666666667Koordinatoj: 55° 20′ N, 26° 9′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 165 m [+] | ||
Areo | 6,9 km² ( 690 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ignalina [+] | |||
Ignalina estas urbo en la oriento de Litovio. Ĝi apartenas al samnoma subdistrikta komunumo Ignalina, kaj ekde 1995 ĝis 2010 ankaŭ apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Utena, kaj situas proksimume 110 kilometrojn nordoriente de Vilno. Tra la urbo kondukiĝas la fervoja linio Vilno-Sankt-Peterburgo. En 2023 en la urbo vivis 4 998 loĝantoj sur areo de 6,9 kvadrataj kilometroj, kio en 2023 rezultigis loĝdenson de 724 loĝantoj/km². En la tuta komunumo laŭ la stato de 2023 estis 14 120. Skribe la urbo unuafoje menciiĝis dum la jaro 1810, kvankam laŭ arkeologiaj trovoj almenaŭaj ekde la 9-a jarcento homoj loĝis ĉi tie. Norde de la urbeto Ignalina, ene de la komunumo ankoraŭ dua loĝloko, Dūkštas kun nur 1070 loĝantoj, historie havas urban statuston.
La komunumo plenas je pitoreskaj lagoj, kiuj etendiĝas precipe okcidente de la urbetoj, kaj multaj el ili troviĝas ene de la limoj de la nacia parko Aŭkŝtajtio, kiu de nordokcidento ĝis sudokcidento situas tutproksime de la urbo.
La nuklea centralo Ignalina, sola kaj dum la lastaj jaroj arde pridisputata nuklea centralo de la baltaj landoj, situas en la pleja nordoriento de la komunuma teritorio, en distanco de preskaŭ 45 kilometroj de la urbo Ignalina kaj tutproksime de la urbo Visaginas, kiu jam ne plu troviĝas ene de la komunumo.
Partnera urbo
- Büren en Nordrejn-Vestfalio (Germanio)
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- paĝoj de la komunumo (litove kaj angle)