Ignacy Matuszewski | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 10-an de septembro 1891 en Varsovio | ||||
Morto | 3-an de aŭgusto 1946 (54-jaraĝa) en Nov-Jorko | ||||
Tombo | Armea Tombejo Powązki vd | ||||
Lingvoj | pola vd | ||||
Ŝtataneco | Pollando vd | ||||
Partio | Nonpartisan Bloc for Cooperation with the Government vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Halina Konopacka vd | ||||
Infanoj | Ewa Matuszewska vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | oficiro • ĵurnalisto • diplomato • politikisto • publikigisto • ŝtata funkciulo vd | ||||
Laborkampo | Militservo • politiko • opinia ĵurnalismo • diplomatio vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ignacy Hugo Stanisław MATUSZEWSKI (naskiĝis la 10-an de septembro 1891 en Varsovio, mortis subite la 3-an de aŭgusto 1946 en Nov-Jorko) estis pola politikisto, publicisto, diplomato, trezor-ministro de la Dua Pola Respubliko, diplomita kolonelo de Pola Soldataro, soldato de militista rekognosko, membro de Internacia Olimpika Komitato.
Filo de samnoma patro, konata literatura kritikisto, adepto de Józef Piłsudski, en grupo de la plej proksimaj. Bapto-patro de Matuszewski estis Bolesław Prus.
Vivo
Ignacy Matuszewski studis filozofion en Jagelona Universitato, arkitekturon en Milano, juron en Dorpat kaj agrikulturon en Varsovio.
Komence de 1918 estis de bolŝevikoj kontumace kondamnita al morto – responde al la verdikto, la 18-an de februaro 1918 fronte de pola taĉmento konkeris Mińsk Litewski, forigante de la urbo bolŝevikan garnizonon. La 20-an de februaro iĝis komandanto de la urbo. Kondamnita al mortpuno ankaŭ de germanoj, foriris al Kievo.
Matuszewski opiniis, ke Pollando ne povas militi kun Germanio pro ties granda armea supereco – antaŭ septembro de 1939 ripetis – dum tri monatoj ni certe malgajnos la militon ĝisoste. Li ankaŭ profetis pafmortigon de Pollando flanke de du agresantoj – Germanio kaj Sovetunio.
Septembre 1939 kune kun Henryk Floyar-Rajchman organizis kaj evakuis 75 tunojn da oro el rezervoj de Pola Banko tra Rumanio, Turkio, Sirio ĝis Francio, kie estis transdonita al Registaro de Pollando en ekzilo. Forpuŝita de registaro de generalo Władysław Sikorski de la ŝtata servo. Post kapitulaco de Francio (junio 1940) forveturis tra Hispanio, Portugalio kaj Brazilo al Usono, kiun atingis septembre 1941.
Kontraŭulo de la politiko de Władysław Sikorski rilate al Sovetunio, rezultanta de la pakto Sikorski-Majski, kiun kontraŭbatalis. Kunorganizanto (kune kun Wacław Jędrzejewicz kaj Henryk Floyar-Rajchman) de la Nacia Komitato de Poldevenaj Amerikanoj, kaj de la Instituto de Józef Piłsudski en Ameriko. Organizatoro de la pola publika opinio en Usono kontraŭa al politiko de cedoj rilate el postuloj de Stalin.
Edzo de Halina Konopacka, ora olimpika medalistino.
Elektitaj ordenoj kaj distingoj
- Arĝenta Kruco de la Milita Ordeno Virtuti Militari n-ro 5227 (1922)
- Komandora Kruco kun Stelo de la Ordeno Renaskiĝinta Pollando (1928)
- Kavaliro de la Ordeno de Honora legio (Francio)
- Kavaliro de la Ordeno de Sanktaj Maŭrico kaj Lazaro (Italio)
- Ordeno de la Leviĝanta Suno (Japanio)
- Ordeno de la Krono (Rumanio)
- Granda Kruco de la Ordeno de Kristo (Portugalio)
- Granda Kruco de la Ordeno de la Polusa Stelo (Svedio)
Bibliografio
- Ignacy Matuszewski, Nie ma wolności bez wielkości (Ne estas libereco sen grandeco). Pisma wybrane (Verkoj elektitaj), unua volumo 1912-1942, Enkonduko, elekto kaj prilaboro Stanisław Cenckiewicz, Varsovio 2019, p. 752
- Ignacy Matuszewski, O Polskę całą, wielką i wolną (Pri la tuta, granda kaj libera Pollando). Pisma wybrane, dua volumo 1943-1946, Elekto kaj prilaboro Stanisław Cenckiewicz, Varsovio 2019, p. 1116 ISBN 978-83-8098-670-1 (Instituto pri Nacia Memoro, la tuto; ISBN 978-83-7565-623-7 (Wydawnictwo LTW, la tuto)
Eksteraj ligiloj
- Opis archiwum płk Ignacego Matuszewskiego w zbiorach Instytutu Piłsudskiego Priskribo de la arkivo de kolonelo Ignacy Matuszewski en la kolektoj de Instituto de Piłsudski
- Artykuł o Ignacym Hugonie Stanisławie Matuszewskim Artikolo pri Ignacy Hugon Stanisław Matuszewski