Ignacio Sánchez Mejías | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de junio 1891 en Sevilo |
Morto | 13-an de aŭgusto 1934 (43-jaraĝa) en Madrido |
Mortokialo | mortigo de homo far virbovo • gangreno |
Tombo | tombejo San Fernando, Sevilo |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | Matadoro • verkisto • toreisto |
Ignacio Sánchez Mejías (Sevilo, 6a de junio 1891 - Madrido, 13a de aŭgusto 1934) estis hispana taŭrludisto. Li estis bofrato de la mita taŭrludisto Joselito «El Gallo», sed li estis fama ankaŭ ekster la etoso de taŭrludado, ĉar li dediĉis sin ankaŭ al literaturo kaj verkado, kio faris lin unu de la plej popularaj figuroj de la kulturo de Hispanio dum la unua triono de la 20-a jarcento. Kiam li mortis ricevinte kornofrapon, li estis omaĝita fare de kelkaj poetoj de la generacio de la 27-a, ĉefe fare de Federico García Lorca en sia fama elegio Llanto por Ignacio Sánchez Mejías.
Siaflanke li vekis kvar teatraĵojn, el kiuj Sinrazon, juguete en tres actos y prosa, premiere la 24an de marto 1928; Zaya, comedia en tres actos y en prosa, premiere la 8an de aŭgusto 1928; Ni más ni menos, comedia en tres actos y en prosa, nek ludita nej eldonita dumvive; kaj Soledad, comedia en más de un acto, nek ludita nej eldonita dumvive. La kvar tekstoj estas inkluditaj en moderna kompilaĵo. [1]
Referencoj
- ↑ Ignacio Sánchez Mejias - Teatro, Colección Austral, eldono de Antonio Gallego Morell, 1988.
Bibliografio
- Andrés Amorós, Ignacio Sánchez Mejías. Madrid, Alianza Editorial, 1998.
- Francisco Narbona kaj Antonia García Ramos, Ignacio Sánchez Mejías. Madrid, Espasa Calpe, 1988.
- Federico M. Alcázar, Sánchez Mejías, el torero y el hombre. Sevilla, Fundación de Estudios Taurinos, 1999
- Díaz-Guerra del Viso, Agustina. "Ya luchan la paloma y el leopardo". Ignacio Sánchez Mejías. En: González Márquez, Juan Antonio (eld.). El Instituto La Rábida: ciento cincuenta años de educación y cultura en Huelva. Huelva: Diputación Provincial, 2007. 2 vol. ISBN 978-84-8163-427-3
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ignacio Sánchez Mejías en la hispana Vikipedio.