Ignác Török | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de junio 1795 en Gödöllő |
Morto | 6-an de oktobro 1849 (54-jaraĝa) en Arad |
Mortokialo | pendumo |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | oficiro • militinĝeniero |
TÖRÖK Ignác (toeroek) estis hungara honvedgeneralo, unu el la 13 martiroj de Arad naskita en Gödöllő la 23-an de junio 1795 kaj ekzekutita en Arad la 6-an de oktobro 1849.
Kariero
Török studis en Vieno en la akademio de militinĝeniero. Mallongtempe li servis en la reĝa gardistaro. Dum la hungara revolucio de 1848 li estis majoro direktoro de fortigo de Károlyváros, poste vickolonelo, direktisto de la fortigaj laboroj de Komárom. De 29-a de januaro 1849 kiel generalo li estis komandanto de la fortikaĵo Komárom ĝis 10-a de marto. En junio li direktis la ruinigon de fortigaĵoj de Buda konstruitaj de Hentzi, poste laboris ĉe la fortigo de Segedo. Siajn lastajn tagojn li pasigis en la tendaro de Artúr Görgey en Arado.
Fonto
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.