Ignác Roskovics | |
---|---|
Ignác Roskovics en 1909 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 28-an de septembro 1854 en Szalók (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio) |
Morto | la 28-an de novembro 1915 en Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Ignác Roskovics |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Ignác Roskovics [roŝkoviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Roskovics Ignác estis hungara pentristo, ilustristo. Liaj alternativaj familiaj nomoj estis Roskovits, Roškovič.
Ignác Roskovics [1] naskiĝis la 28-an de septembro 1854 en Szalók (Hungara reĝlando, nuntempa Slavkovce en Slovakio), li mortis la 28-an de novembro 1915 en Budapeŝto.
Biografio
Ignác Roskovics frekventis Reĝan Modelan Desegnan Lernejon (1875-1880), poste en simila instituto en Munkeno, fine li luis atelieron en la sama urbo. Li studvojaĝis al Romo en 1882. Hejmenveninta li instruis en Ungvár, poste li pentradis kaj ofte ilustradis en Budapeŝto. Li pentradis plej ofte ĝenrojn]] kaj ekleziajn bildojn. Li ricevis oran medalon en 1900.
Ekspozicioj
- Budapeŝto (1880, 1882, 1918)
Elektitaj pentraĵoj
- Knabino kun pomo (1890)
- Johano Nepomuko (1885)
- plafonaj freskoj en Preĝejo Sankta Jozefo (Józsefváros) (1894)
- Hungaraj sanktuloj en Preĝejo Tereza el Avilo (Terézváros)
- altarbildo en Baziliko Stefano la 1-a (Budapeŝto)
- Margareta de Hungario kaj Apoteozo de Ladislao la 1-a (Hungario) en Preĝejo Sankta Ladislao (Kőbánya) (1915)
Elektitaj ilustraĵoj
- Imre Madách (1889)
- Anna Moór, aktoro
Memorigiloj
- skulptaĵo en Budapeŝto (2014)
Referencoj
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-08-18. Alirita 2018-08-07.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.