KUNCZ Ignác (pro. kunc) estis hungara juristo, universitata profesoro, ano korespondanta de MTA (1896) naskita en Réde la 31-an de julio 1841 kaj mortinta en Koloĵvaro la 25-an de januaro 1926. Li estis la pli aĝa frato de jursciencisto, sociologo Jenő Kuncz (1844–1926), onklo de juristo Ödön Kuncz (1884–1965) kaj de verkisto Aladár Kuncz (1885–1931).

Biografio

Ignác Kuncz finis juron en la universitato de Peŝto. De 1866 li instruis en la jurliceo de Peĉo, de 1873 en la jurakademio de Győr, de 1874 en la jurakademio de Pozsony. Inter 1893 kaj 1901 li lekciis politiksciencon en la Universitato de Koloĵvaro. En siaj maturaj jaroj li estis adepto de la ideo de naciŝtato, laŭ kiu la celo de politika nacio estis en si mem.

Verkoj

  • Az államelmélet főbb mozzanataiáá (Pécs, 1870);
  • A demokrácia eszméje és szervezete (Bp., 1885);
  • Állami önkormányzat (Bp., 1896);
  • A nemzetállam fankönyve (Kolozsvár, 1902).

Fonto

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.