Ighișu Vechi [igiŝu vekj] (hungare: Oláhivánfalva, germane: Eibesdorf) estas vilaĝo en Rumanio sudoriente de Mediaș. Administre ĝi apartenas al Bârghiș.
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 897 loĝantojn (rumanoj, germanoj, hungaroj); en 1992 378 (rumanoj).
Historio
Ĝia unua mencio skriba estas en 1291. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Nagy-Küküllő).
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.